Bibliotekisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La bibliotekisto, pentraĵo de Arcimboldo (ĉ. 1557)

Bibliotekisto estas persono, kiu laboras en biblioteko kaj ofte estas edukita en bibliotekscienco. Bibliotekistoj organizas kaj konservas dokumentojn kiel libroj, filmoj, revuoj kaj fotoj. Ankaŭ promocio kaj faciligo de biblioteko materialoj por la publiko estas gravaj en la laboro de bibliotekistoj.

La profesio estas unue menciita en antikva epoko en rilato kun la Biblioteko de Aleksandrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]