Biblioteko Butler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Biblioteko Butler estas biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, ĝi estas unu el la grandaj esperanto-bibliotekoj. La biblioteko ĉiam donis apartan atenton al la esperanta muziko kaj al sonregistraĵoj. La nun daŭranta projekto kopii al komputilo ĉiujn bibliotekajn gramofondiskojn kaj kasedojn ebligos al la biblioteko disponigi malnovajn registraĵojn, plejparte kun plibonigita sonkvalito, al ĉiu petanto, ĉar la registraĵoj jam ne estas kopirajtaj. La Biblioteko Butler konstante akiras novajn librojn, novajn vidbendojn, novajn kodiskojn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ 1914 Brita Esperanto-Asocio (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 Montagu Christie Butler fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al Esperanto aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. Laŭ nuna (2011) takso la ĝenerala kolekto havas pli ol 13000 bibliografiajn unuojn; pri la Arkivo Houghton ne ekzistas cifero.

Kolektaro[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.

Kiam la biblioteko translokiĝis al sia nuna (2011) sidejo, eblis simpligi tiujn aranĝojn: en aparta ĉambro kreiĝis la Arkivo Houghton, kiu konsistas el ĝenerala dokumenta arkivo, al kiu apartenas ankaŭ la muzikaĵoj kaj la pli grandaj fotoj, kaj el fotoarkivo, kiu malgraŭ sia nomo enhavas ankau poŝtkartojn, bildkartojn, kaj similajn malgrandaĵojn.

Origine ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo de la Internacia Bibliografia Instituto en Bruselo. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio Montagu Butler ellaboris apartan klasifon tre detalan. Iom post iom oni komencis uzi elementojn de Universala Decimala Klasifo, kaj nun (2011) ĉio estas aranĝata laŭ tiu sistemo.

Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavas pri unuopa temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. Tiuj indeksoj konsistigis tre grandan paperan sliparon; nun (2011) la ĝenerala katalogo estas transmetata al komputilo kaj konsultebla en interreto. Komenciĝis la laboro enkomputiligi la indekson de artikoloj.

La ĝeneralan laboron prizorgis la sekretario de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentis E. A. Hawkins kaj Frederick Budd Elwell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:


0 Ĝeneralaĵo 150
1 Filozofio 350
2 Religio 500
3 Sociologio 900
4 Filologio 1 050
5 Scienco 650
6 Teknologio 1 200
7 Arto, Sporto 400
8 Literaturo 1 950
9 Historio, Geografio, Biografio 1 850
E 0 Esperanta Movado 1 500
E: Esperanto Aplikata 600
E1-E9 Esperanta Lingvo 1 600
G. L. Gazetaro (propaganda, literatura) 100
12 800
Alfabeta Indekso 9 800
Slipara sumo 22 600

Krom la libroj troviĝis ankaŭ 3 720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesis la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝis multe da libroj el la fruaj jaroj de Esperanto, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadis.

(Laŭ British Esperantist, 1931, paĝo 120; pli postaj informoj aperas en la retpaĝoj de la Biblioteko)

Uzado[redakti | redakti fonton]

La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro (de BEA) kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la Enciklopedio de Esperanto) ŝuldas multon al ĝi.

Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]