Biblioteko Dukino Anna Amalia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Herzogin Anna Amalia Bibliothek (eo: Biblioteko Dukino Anna Amalia), estis fondita en 1691 far duko Vilhelmo Ernesto en Vajmaro. Mondfama estas la ovala kaj trietaĝa rokokosalono, kiun ornamas granda oleoportreto de duko Karlo Aŭgusto, pentrita de Ferdinand Jagemann.

Historio[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estis ekvivigita en la jaro 1691, kiam duko Vilhelmo Ernesto faris publike alireblan sian kolekton da 1.400 libroj. En la sekvaj tridek jaroj ĝia stoko pliiĝis je 11.000 ekzempleroj.

La konstruaĵo ekestis kiel loĝdomo de duko Johano Vilhelmo post sia geedziĝo kun palatingrafino Dorothea Susanna inter 1562 kaj 1569. Kiel konstruestroj validas Nikolaus Gromann kaj post ties morto Erhard van Mehren. La nomo „Verda kasteleto“ (nun „Verda kastelo“) deiras de la oksidaĵo de la kuprotegmento. En 1706 duko Vilhelmo Ernesto nomumis la universitatan profesoron Konrad Samuel Schurzfleisch el Wittenberg unuan direktoron de la princa biblioteko, kiu tiam tamen supozeble ankoraŭ ne estis en la konstruaĵo.

Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach (Pentraĵo de Johann Ernst Heinsius el 1773)

Nomita estas la biblioteko laŭ Anna Amalia, dum kies regenteco okazis en 1766 la transloĝigo de la kortega librokolekto en la Verdan Kastelon. Ĝin estris la sekreta konsilanto Johann Poppo von Greiner. Kun sia plenaĝeco en 1775 la filo de Anna Amalia, Karlo Aŭgusto transprenis la regadon. Kiel nova suvereno li tenis kaj prosperigis plue la princan bibliotekon.

Ferdinand Jagemann: Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach

Estrate de Clemens Wenzeslaus Coudray oni alikonstruis inter 1821 kaj 1825 la apudan turon kiel bibliotekan turon kaj altigis ĝin je unu etaĝo. Laŭ planoj de Coudray el 1844 la konstruaĵo estis ampleksigita ĝis 1849 per du aksoj en norda direkto.

En 1797 Aŭgusto komisiis Johann Wolfgang von Goethe kaj ties kolegon en la sekreta konsilantaro, Christian Gottlob Voigt (1743–1819), per la supra kontrolo pri la biblioteko. Goethe estris ĝin 35 jarojn ĝis sia morto en 1832 kiel bibliotekisto kaj kondukis ĝin kvalite al unu el la dek du plej gravaj biblitekoj de Germanio tiutempe. Ĝi kunpregis la epokon de la Vajmara klasikismo kaj estas ĝis nun unu el la plej gravaj arkivoj de la epoko. Tenanto estas nun la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. En la oficperiodo de Goethe la librostoko duobliĝis je 120.000 ekzempleroj.

La esplorbiblioteko disponis antaŭ la brulego en la jaro 2004 pri stoko de ĉ. 1.000.000 volumoj kun pezocentro sur la germana kultura kaj literatura historio de la klasikismo inter 1750 kaj 1850 sub aparta konsiderado de germanistiko, historio, filozofio, arto, muziko kaj Turingio. Inter siaj specialkolektoj troviĝas kun 13.000 volumoj la plej granda kolekto de Faŭsto, parto 1 same kiel grava kolekto de ĉ. 10.000 volumoj de Shakespeare. Al la kolekto ankaŭ apartenas mezepokaj libromanskribaĵoj, pamfletoj el la reformacia epoko, gentolibroj, jarlibroj, biblioj kaj tergloboj.

La fasado de la biblioteko, dum la epoko de GDR ege malzorgita, en la jaro 1991.

Ekde 1998 la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko apartenas kiel parto de la ensemblo „Klasikisma Vajmaro“ al Monda heredaĵo de Unesko. La enigo en la liston de la monda heredaĵo Unesko argumentis per la "granda kulturhistoria graveco de publikaj kaj privataj konstruaĵoj kaj parkpejzaĝoj el la florepoko de klasikisma Vajmaro“ kaj per la "elstara rolo de Vajmaro kiel spirita centro en la malfrua 18-a kaj frua 19-a jarcentoj“. Al monda heredaĵo apartenas entute dek unu memorejoj en Vajmaro, „kies valoro formiĝas el la ligo de historia okazado, konstrua kovraĵo kaj aŭtentika ekipo“ (Germana komisiono de Unesko).

En 2003 fondiĝis la patrona societo "Gesellschaft Anna Amalia Bibliothek" en Vajmaro.

Elkonstruo de la biblioteko en 2002[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la profunda magazeno de la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko

En majo 2002 komencis elkonstruado al biblioteka centro por Vajmaro per du subteraj magazenoj por 1,4 milionoj libroj. La 23 milionojn kosta projekto finfariĝus ĝis februaro 2005. Dum la alikonstruaj laboroj komencis la translokado de la unuaj libroj komence de aŭgusto 2004.

Brulego la 2-an de septembro 2004[redakti | redakti fonton]

Brulego de la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko la 2-an de septembro 2004 je la 22:30 horo
bruldifektoj ĉe Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko

La 2-an de septembro 2004 ekestis brulego en la tegmenta trabaro de la ĉefdomo, kiun la fajrobrigado povis haltigi en la dua etaĝo de la rokoko-salono. Ankaŭ fina ekspertizo de la federacia kriminaloficejo ne povis unusence klarigi la kaŭzon de la brulego. La ekkonoj prezentaj al la erfurta prokureco sugestas teknikan difekton kiel verŝajna kaŭzo. Laŭ tio subbrulo, kaŭzita per elektrokablo, originis la brulegon.

Dum la brulego el la domo estis savataj ĉ. 50.000 libroj, inter ili luterbiblio el 1534. 50.000 estas la totala perdaĵo, inter ili krom miloj da libroj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj ankaŭ la muzikkolekto de dukino Anna Amalia el la 18-a jarcento kaj partoj de la kolekto de la unua vajmara bibliotekisto Konrad Samuel Schurzfleisch, ĉ. 62.000 volumoj parte estis tre difektitaj pro brulado kaj estingakvo. Koncernitaj estas per tio du kvinonoj de la presaĵoj ĝis 1850. Por savi la difektitajn librojn, oni profunde frostigis ilin. La frostigo je −20 °C okazas unualinie por eviti la formadon de ŝimo, kiu detruus la librojn definitive. Fakuloj de la Centro por Librokonservado en Lepsiko devas restaŭri ilin iom post iom. La restaŭrado de ĉi tiu granda nombro da libroj devus esti finita en la jaro 2015.

Jam en la brulonokto la unuaj akvodifektitaj libroj estis portataj al liofilizejo en la Centro por Librokonservado, en la sekvaj tagoj ankaŭ la kodeksoj savitaj el la brulŝutaĵo, parte tre karbiĝintaj kaj malsekaj.

En la jaro 2006 ĉiuj ĉ. 36.000 libroj kun akvodifektaĵoj estis savitaj (komplike pro kemiaj difektaĵoj far estingoŝaŭmo); la agado kostis pli malpli dek milionojn da eŭroj. La ĉ. 28.000 libroj savitaj sur la brultavolo restas liofilizataj kaj en la venontaj jaroj iom post iom estos kategoriigataj.

La rekonstruo kaj resanigo de la biblioteko estis finita en somero 2007. La 24-an de oktobro 2007, la 268-a naskiĝdatreveno de la nomdona dukino Anna Amalia kaj la Tago de la Bibliotekoj, federacia prezidanto Horst Köhler remalfermis la bibliotekon. La kostoj por la sanigo de la konstruaĵo estis 12,8 milionoj da eŭroj.

La librokubo[redakti | redakti fonton]

La nova studocentro kun librokubo
En la interno de la librokubo

Post la translokigo en la novan magazenon la 5-an de februaro 2005 la libere alireblaj kampoj de la nova studocentro estis malfermitaj. Centro estas la t.n. librokubo. En la libere alireblaj kampoj en kaj ĉirkaŭ la librokubo pli ol 100.000 komunikiloj estas ofertataj.
En la jaro 2006 la pliampleksiga konstruaĵo, realigita de la vajmaraj arkitektoj pr-soro Hilde Barz-Malfatti kaj pr-soro Karl-Heinz Schmitz, estis dekoraciita per la Turingia Ŝatpremio por Arkitekturo kaj Urbokonstruado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elise von Keudell: Goethe als Benutzer der Weimarer Bibliothek: ein Verzeichnis der von ihm entliehenen Werke, H. Böhlau, 1931 (Reprint Leipzig, 1982)
  • Aus der Geschichte der Landesbibliothek zu Weimar und ihrer Sammlungen: Festschrift zur Feier ihres 250jährigen Bestehens und zur 175jährigen Wiederkehr ihres Einzuges ins Grüne Schloss, hrsg. von Hermann Blumenthal, Jena: G. Fischer, 1941.
  • Erdmann von Wilamowitz-Moellendorff: Dreihundert Jahre Weimarer Bibliothek: eine Bibliographie zur Geschichte der Bibliothek der Deutschen Klassik und ihrer Bestände, Weimar, 1991, ISBN 3-7443-0103-6
  • Konrad Kratzsch, Siegfried Seifert: Historische Bestände der Herzogin Anna Amalia Bibliothek zu Weimar. Beiträge zu ihrer Geschichte und Erschließung, K. G. Saur, München 1992, ISBN 3-598-22085-5 (mit Bibliographie).
  • Michael Knoche (Hrsg.): Herzogin Anna Amalia Bibliothek. Kulturgeschichte einer Sammlung, Carl Hanser 1999, ISBN 3-446-19724-9
  • … auf daß von Dir die Nach-Welt nimmer schweigt: die Herzogin Anna Amalia Bibliothek in Weimar nach dem Brand, hrsg. von der Stiftung Weimarer Klassik und Kunstsammlungen und der Thüringischen Landeszeitung in Zusammenarbeit mit der Gesellschaft Anna Amalia Bibliothek e.V. [Red.: Iris Kolomaznik ...], Weimar 2004, ISBN 3-7443-0127-3
  • Konrad Kratzsch: Kostbarkeiten der Herzogin Anna Amalia Bibliothek Weimar, 3. durchges. Aufl. – Leipzig: Ed. Leipzig, 2004, ISBN 3-361-00412-8
  • Michael Knoche: Die Bibliothek brennt. Ein Bericht aus Weimar 2006, Göttingen: Wallstein Verlag.
  • Michael Knoche: Die Herzogin Anna Amalia Bibliothek in Weimar. Das Studienzentrum. Nicolai’sche Verlagsbuchhandlung, Berlin 2006, ISBN 978-3-89479-347-0
  • Bibliotheca Anna Amalia: 12 ausgewählte Bände der Anna Amalia Bibliothek, Süddeutsche Zeitung GmbH, ISBN 978-3-86615-417-9
  • Die Herzogin Anna Amalia Bibliothek. Nach dem Brand in neuem Glanz. Im Auftrag der Klassik Stiftung Weimar hrsg. von Walther Grunwald, Michael Knoche und Hellmut Seemann. Mit Fotogr. von Manfred Hamm, Berlin: Meissner, 2007, ISBN 3-87527-114-9
  • Claudia Kleinbub, Katja Lorenz und Johannes Mangei (Hrsg.): Es nimmt der Augenblick, was Jahre geben. Vom Wiederaufbau der Büchersammlung der Herzogin Anna Amalia Bibliothek. Im Auftrag der Klassik Stiftung Weimar / Herzogin Anna Amalia Bibliothek, Göttingen, Vandenhoeck & Ruprecht 2007, ISBN 978-3-525-20851-9
  • Annette Seemann: Die Geschichte der Herzogin Anna Amalia Bibliothek. Frankfurt/Main und Leipzig, Insel Verlag 2007 (Insel-Bücherei 1293), ISBN 978-3-458-19293-0
  • Gerd Geburtig (Hrsg): Instandsetzungspraxis an der Herzogin-Anna-Amalia-Bibliothek in Weimar. Stuttgart, Fraunhofer IRB Verlag 2009, ISBN 978-3-8167-7998-8
  • Jochen Flade: Generalsanierung der Herzogin-Anna-Amalia-Bibliothek in Weimar nach der Brandkatastrophe 2004. Darstellung der holzrestauratorischen Maßnahmen im Rokokosaal Beiträge zur Erhaltung von Kunst-und Kulturgut, (VDR-Verband der Restauratoren), Heft 1 – 2009
  • Diana Kußauer, Wolfgang Bruhm, Tobias Just: Die Wiederherstellung der historischen Raumfassung des Rokokosaals der Herzogin Anna Amalia Bibliothek. VDR-Beiträge zur Erhaltung von Kunst- und Kulturgut, (VDR-Verband der Restauratoren), Heft 2 – 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]