Biblioteko de Aŝurbanipal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko de Aŝurbanipal
biblioteko
biblioteko • kolekto [+]
Koordinatoj36° 21′ 34″ N, 43° 9′ 10″ O (mapo)36.359443.1528Koordinatoj: 36° 21′ 34″ N, 43° 9′ 10″ O (mapo)
Map
Biblioteko de Aŝurbanipal
Vikimedia Komunejo:  Library of Ashurbanipal [+]
vdr

La biblioteko de Aŝurbanipalbiblioteko de Ninivo estis la plej granda skribaĵaro de la malnova Oriento kaj estas unu el la plej gravaj trovaĵoj de la asiriologio. La argiltabuletaro enhavas multegajn informojn pri la kulturoj de Mezopotamio kaj multe helpis por deĉifri kaj kompreni la kojnoskribon.

La biblioteko enhavis pli ol 25 000 argiltabuletojn. Ĝi estis la plej granda kolekto de skribaĵoj de la antikva oriento.

Strukturo de la biblioteko[redakti | redakti fonton]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Aŝurbanipal kunigis bibliotekon, kiu reprezentis la tutan scion de sia tiama tempo.

Magio[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la verkoj temis pri magio kaj kredoj. Ankaŭ granda parto de la medicinaj verkoj havis fortan magian karakteron.

Scienco[redakti | redakti fonton]

Troviĝas multaj verkoj pri matematiko, astronomio, filozofio, filologio, historio.

Epikaj kaj poeziaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ekzemple kopio de la fama rakonto pri Gilgameŝ, kantoj, preĝoj, poezio.

Juro, ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Juraj dokumentoj, ekonomiaj kaj administraj tekstoj, prelegoj, politikaj notoj, listoj de reĝoj. Kaj inter tiuj, kopio de la kodekso de Hamurabi.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Akada lingvo en kojna skribo

La tekstoj estas skribitaj en diversaj lingvoj, kiel la :

Multaj tekstoj ekzistas kaj en la sumera kaj en la akada lingvo, inter ili enciklopediaj verkoj kaj vortaroj.

De unu teksto ekzistas ses kopioj. Tio estis granda helpo dum la deĉifrado. La biblioteko de Ninive estas la plej granda kolekto de akada literaturo.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Ĝia kreado originas rekte de la asira reĝo Aŝurbanipal (Aššur-bani-pal). Li havis grandan personan intereson pri skribitaj tekstoj. Jam liaj antaŭuloj Tiglat-pileser la 1-a kaj Sargon la 2-a fondis malgrandajn palaco-bibliotekojn. Sed Aŝurbanipal sendis skribistojn en la diversajn partojn de sia reĝlando por tie fari kopiojn de ĉiuj tekstoj; aŭ li mendis kopiojn de la arkivoj de la temploj, ekzemple en Babilono), kiujn la sacerdotoj poste faris kaj sendis al Ninive. Kelkfoje dum siaj militoj li konfiskadis kompletajn kolektojn de argiltabuletoj kaj transportigis ilin al sia ĉefurbo. Ĉiam li zorgis pri plilarĝigo de sia biblioteko.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Multnombraj leksikaj listoj kaj komentoj pruvas, kiom oni zorgis pri arkivado kaj prilaborado de la tekstoj kaj kiom oni zorgis pri la pristudado de skribado kaj lingvoj. Oni same zorgis pri ordigo en la biblioteko. Ĉiu tabuleto ricevis la nomon de Aŝurbanipal, kaj en la kolofonoj (fine de la teksto) estis enskribita la originalaj tabuloj, laŭ kiuj estis verkita la kopio.

Novakiraĵoj estis detale menciitaj. La biblioteko entenis iam cent kodeksojn (per vakso tegitaj faldeblaj tabuloj, surskribeblaj plurfoje), kiel videblis el mencioj, sed bedaŭrinde neniu el tiuj tabuloj estis konservita.

Sekvaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Nur pro la eksterordinara intereso de Aŝurbanipal estis savitaj gravaj verkoj de la kojnoskriba literaturo. En kelkaj kazoj la multe pli malfruaj tekstoj estas nur per kopioj el lia biblioteko transigitaj al ni.

Persona intereso[redakti | redakti fonton]

Aŝurbanipal sin laŭdegis, ke li kiel sola asira reĝo kapablis legi kaj skribi la kojnoskribon. Pri si mem li skribis: „Mi lernis tion, kion la saĝa Adapa donis, alproprigis al mi la sekretan trezoron, la tutan arton de tabuleto-skriba arto, mi estas sperta pri la scienco de la astrologio, de la antaŭsignoj en la ĉielo kaj sur la tero. Mi diskutas en la komunumo de la sciencistoj, mi interpretas kun plej spertaj hepatinterpretistoj. Mi povas solvi komplikajn, netravideblajn taskojn de divido kaj multobligo, mi legis komplike skribitajn tabuletojn en malfacila sumera lingvo kaj malfacile deĉifrebla akada lingvo. Mi komprenas la enhavon de skribitaj ŝtonoj de la tempo antaŭ la diluvo, kiuj estas [al aliaj] tute nekompreneblaj."

Ankaŭ liaj reĝaj tekstoj distingiĝas per eksterordinara kvalito.

Elfosado[redakti | redakti fonton]

La kerno de la kolekto de argiltabuletoj estis elfosita en la 19-a jarcento en la nordokcidenta palaco de Ninivo kaj nun estas en la Brita Muzeo. Ĝis nun sciencistoj laboras pri la ordigo de fragmentoj, kaj ties deĉifrado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klaas R. Veenhof: Geschichte des Alten Orients bis zur Zeit Alexanders des Großen (Historio de la malnova Oriento ĝis la epoko de Aleksandro la Granda), Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-51685-1
  • Elena Cassin, Jean Bottero, Jean Vercoutter (eld.): Die Altorientalischen Reiche III. Das Ende des 2. Jahrtausends (La malnovorientaj regnoj 3. La fino de la 2-a jarmilo)), eldonejo Fischer, Frankfurto ĉe Majno (Fischer Weltgeschichte, vol. 4) ISBN 3-89350-989-5
  • Maximilian Streck: Assurbanipal und die letzten assyrischen Könige bis zum Untergange Niniveh's (Aŝurbanipal kaj la lastaj asiraj reĝoj ĝis la falo de Ninivo), Hinrichs, Leipzig 1916 [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]