Biblioteko de Babelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La biblioteko de Babelo estas fikcia biblioteko, kiun priskribis la argentina verkisto Jorge Luis Borges en sia novelo La biblioteko de Babelo (hispane "La biblioteca de Babel"). En la biblioteko troviĝas ĉiuj penseblaj libroj kaj ĉiuj tiuj libroj estas de sama formato kaj grandeco. La libroj estas ordigitaj hazarde, aŭ sen ordo, kaj la biblioteko per si mem antaŭas la homaron kaj estas senfina.

Precizaj parametroj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu libro havas 410 paĝojn, sur ĉiu paĝo estas 40 linioj kaj en ĉiu linio troviĝas 80 signoj. La teksto estas skribita sole per 22 diversaj literoj, al kiuj aldoniĝas ankoraŭ la punkto, la komo kaj la spaceto, tiel ke la nombro de diversaj signoj uzataj en la libroj estas sume 25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]