Bibopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Howard McGhee (tp), Miles Davis (p), Brick Fleagle (g); la ulo en la fono estas nekonata

Bibopo estas muzikstilo, kiu komence de la 1940-aj jaroj en ĵazo anstataŭis la svingon kiel ĉefa stilo kaj per tio formis la bazon por la moderna ĵazo.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Dizzy Gillespie, 1955

Esencaj elementoj estas pli grandaj ritmaj liberecoj por frapinstrumentaro kaj baso, rapidaj tempoj kaj kompleksaj harmoniskemoj. Komponistoj de bibopo reekprenis ofte ekzistajn muzikajn temojn kaj harmonisinsekvojn kaj modifis aŭ la harmonian skemon aŭ verkis novajn temojn, kiuj pli konformis al la esprimmaniero de bibopo ol la originalaj temoj (ekzemple: How High the Moon → Ornithology). Esence por bibopo estas krome la improvizadoj je longaj formalaj strekoj.

Per bibopo la ĵazo eksiĝis kiel distra muziko kaj estis iom post iom stiligata en artmuzikon. Tio baziĝas sur la rifuzo de bibopo de grandaj partoj de kritiko kaj publiko same kiel sur la nova kompreno de la sondisko kiel komunikilo. La pasemaj improvizaĵoj de la muzikistoj estis registritaj kaj akuŝis kolektantaron kaj spertularon – ĝuste ankaŭ en la blankula usona mezklaso kaj inter eŭropaj intelektuloj. Pro la plibonigita sonregistra tekniko la soloisto elpaŝis pli ol iam ajn kiel individuo kaj artista persono. Neniam plu tamen ĵazo laŭis al la imago, kiun oni antaŭe havis pri ĝi, do imago pri popularmuziko alirebla pro ĉiuj.

Thelonious Monk, Howard McGhee, Roy Eldridge kaj Teddy Hill antaŭ Minton's Playhouse, Novjorko, septembron de 1947