Bibracte
Bibracte estas gaŭla opidumo – fortikigita urbo -, ĉefurbo de la tribo heduusoj, plej grava fortikaĵo de tuta Gaŭlio. Ĝi situis proksime al Autun, en Burgundio, Francio.
Proksime al la fortikaĵo okazis la batalo de Bibracte (58 a.K.), en kiu Julio Cezaro venkis la helvetojn. La gaŭloj nomumis Vercingetorix en 52 a.K. en Bibracte al gvidanto de la gaŭla alianco. Julio Cesaro finis en Bibracte la diktadon de sia verko La gaŭla milito. Kelkajn jarmilojn post tio, ke la Romia Imperio konkeris Gaŭlion, Bibracte sen homiĝis kaj al loĝintoj translokiĝis en Autun, je distanco de 25 km. Ĉar la fortikaĵo ne estis superkonstruita, Bibracte estas grava arĥeologiejo por la arĥeologoj.
La unuaj elfosaĵoj okazis - fare de la vinkomercisto Gabriel Bulliot - inter 1867 kaj 1895. Lia nevo, Joseph Déchelette – verkisto de la fama Manuel d'Archéologie – daŭrigis la laboron inter 1897 kaj 1907.
La loko estas nun arĥeologia parko en mezo de protektita arbaro, kie okazas elfosadoj per eŭropa kunlaboro.