Bichiş
El Vikipedio
Bichiş bikiŝ(hungare: Magyarbükkös madjarbykoeŝ) estas komunumo en Rumanio sude de Luduş. Apartenas al ĝi Gâmbuţ, Nandra kaj Ozd.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 839 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 292 (98% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1296. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 Magyarbükkös apartenis al Hungario (Alsó-Fehér).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- Johano Kemény (14-a de decembro 1607 - Keménynagyszöllős, 23-a de januaro 1662): landestro de Transilvanio, memuaristo.
- Ferenc Szász (1-a de aŭgusto 1903 - Kranzberg, 3-a de aprilo 1995) agrikultura fakverkisto