Biciklo
El Vikipedio
Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).
Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en Ĉinio kaj Nederlando. Ili estas popularaj ankaŭ por distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, fizikan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj sportojn.
La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi-tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado.
La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.
En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Diagramo
[redakti] Detala vortprovizo pri biciklo
Partoj de la biciklo [1]:
La ciferoj sendas al bildo montrita en la paĝo de BEMI
- Kadro / Framo
- Supra tubo / Horizontala tubo (ne ĉe porvirina biciklo)
- Malsupra tubo
- Seltubo
- Baza forko
- Selforko
- Antaŭtubo
- Forko
- Rado
- Pneŭmatiko / Radbendo
- Skulptaĵo
- Pario
- Valvo
- Aertubo
- Radrando
- Spokoj
- Nabo
- Rapida streĉilo
- Malantaŭ dentradeto, akso de antaŭa dentradeto
- Kranko
- Ĉenringoj
- Ĉeno
- Pedalo
- Ŝufiksilo / Rimeno
- Malantaŭ-Elreligilo
- Antaŭ-Elreligilo
- Rapidumŝanĝilo
- Kablo
- Reguligilo
- Libera rado
- Stiriltenilo
- Pruo / Stango
- Stirilo / Direktilo
- Plilongilo
- Seltubo
- Selo
- Selligilo
- Bremsilo / Brems(man)tenilo
- Bremso
- Bremsŝuo / Bremsgumo
- Bremskablo
- Reguligilo
- Reflektilo
- Niplo / Spokingo
- Malantaŭa rulringo
- Kotŝirmilo
- Lagro
Specialaj bicikloj:
Rilataj objektoj:
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
Internacia Bicikla Vortprovizo de Biciklista Esperantista Movado Internacia
Paĝo pri kuŝbicikloj en esperanto kaj hispana lingvo
[redakti] Referencoj

