Bidermajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carl Spitzweg – tipa pentristo de la bidermajra epoko (jen: „Der Sonntagsspaziergang“ - la dimanĉa promenado)

Bidermajro oni nomas la epokon ekde 1815 (Viena kongreso) ĝis 1848 (Revolucio de 1848 en Germanio) en la landoj de la Germana Federacio kaj de la Aŭstra imperio. Kun la esprimo bidermajro ligiĝas en la politika historio la nocio de la restaŭrado, kiu rilatas kun la ŝtatpolitika evoluo post la fino de la napoleona epoko kaj la Viena kongreso. La nocio estas grava kiel epokonomo de la kulturhistorio. Por la samepoka mala movado por politika, revolucia ŝanĝo, kiun i.a. subtenis verkistoj kiel Georg Büchner kaj Heinrich Heine, oni tamen uzas la nomon antaŭmarto.

La esprimo bidermajro referencas pri la propra arto kaj kulturo de la burĝaro, kiu ekestis dum ĉi tiu epoko (ekz. en la dommuziko, la interna arkitekturo kaj ankaŭ en la modo), sed ankaŭ pri la literaturo de la epoko, kiu – ofte malĝuste – portas la etiketon  »konservativa«. Karakterizaĵo estas la fuĝo en idilion kaj privatecon. Jam la poeto Jean Paul estis parolinta pri la »plenfeliĉo en la limiĝo«, la sekretario de Johann Wolfgang von Goethe, Johann Peter Eckermann, kredis ekkoni »puran realecon en la lumo de milda transfigurado«.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Fanny Elßler, litografiaĵo de Joseph Kriehuber 1830

La burĝa gusto en la fazo de la bidermajro unuan fojon dominis la muzikon. La dommuziko pligraviĝis: en preskaŭ ĉiu loĝoĉambro nun staris piano. La burĝoj ŝatis precipe ĉambromuzikaĵojn; ĉie en la urboj ili fondis muziksocietojn kaj kantasociojn. La noteldonejoj mendis je la komponistoj precipe facilajn, serenajn verkojn, ĉar la gusto de la klientoj decidis pri la vendosukceso; antaŭe la komponistoj neniam verkis, sed nur aranĝis muzikaĵojn por doma uzado. En la pianomuziko dominis Robert Schumann, kiu tamen neniel estis bidermajro-komponisto. Ankaŭ Franz Schubert oni same ofte kiel malĝuste enordigas en ĉi tiun katoegorion. Tiusence prefere nomindus Ludwig Berger, Christian Heinrich RinckLeopold Schefer. Popularis ekz. la lidoj pri poemoj de Wilhelm Müller aŭ komponaĵoj de Alexander Fesca.

La bidermajra epoko ankaŭ estas la epoko de la valso, kies metropolo kompreneble estis Vieno. Ĝi konsistis el la landla danco, plejparte dancata liberaere. Al la dancaranĝoj alfluis la homamasoj, ĉar tiuj permesis petolan gajecon. Komponistoj kaj bandestroj estis solenataj kiel steluloj, antaŭ ĉiuj Johann Strauß (patro) kaj Joseph Lanner. Ege ŝatata estis ankaŭ la baleto, en Vieno triumfis la baletdancistino Fanny Elßler. Elstaraj stelulinoj estis Henriette Sontag kaj Jenny Lind.

Literaturo pri la temo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Bark: Biedermeier und Vormärz/Bürgerlicher Realismus. Geschichte der deutschen Literatur, Bd.3, Klett Verlag, 2001, ISBN 3-12-347441-0
  • Marianne Bernhard: Das Biedermeier: Kultur zwischen Wiener Kongreß und Märzrevolution, Düsseldorf, Econ Verlag, 1983
  • Helmut Bock: Aufbruch in die Bürgerwelt: Lebensbilder aus Vormärz und Biedermeier, Münster 1994
  • Klaus D. Füller: Erfolgreiche Kinderbuchautoren des Biedermeier. Christoph von Schmid, Leopold Chimani, Gustav Nieritz, Christian Gottlob Barth. Frankfurt/M. 2005, ISBN 3-63-1545169
  • Johann Kräftner: Biedermeier im Haus Liechtenstein Wien, Wien, Verlag Prestel, 2005, ISBN 3-79-1334964
  • Renate Krüger: Biedermeier: eine Lebenshaltung zwischen 1815 und 1848, Wien 1979
  • Konstanze Mittendorfer: Biedermeier oder das Glück im Haus: Bauen und Wohnen in Wien und Berlin 1800-1850, Wien 1991
  • Hans Ottomeyer: Biedermeiers Glück und Ende … die gestörte Idylle 1815-1848, München, Verlag Hugendubel, 1987
  • Gerhard Schildt: Aufbruch aus der Behaglichkeit: Deutschland im Biedermeier 1815-1847, Braunschweig 1989
  • Friedrich Sengle: Biedermeierzeit. Deutsche Literatur im Spannungsfeld zwischen Restauration und Revolution, 1815 - 1848. 2 Bände. Stuttgart: Metzler 1971 - 1972, ISBN 3-476-00182-2 und ISBN 3-476-00242-X
  • Michael Titzmann (Hrsg.): Zwischen Goethezeit und Realismus. Wandel und Spezifik in der Phase des Biedermeier. Tübingen, Niemeyer 2002 (Studien und Texte zur Sozialgeschichte der Literatur, Bd. 92), ISBN 3-484-35092-X
  • Angus Wilkie: Biedermeier: Eleganz und Anmut einer neuen Wohnkultur am Anfang des 19. Jahrhunderts, Köln, Verlag DuMont, 1987
  • Hans Ottomeyer, Klaus Albrecht Schröder, Laurie Winters (Hrsg.): Biedermeier. Die Erfindung der Einfachheit. Stuttgart: Hatje Cantz, 2006, ISBN 978-3-7757-1795-3
  • Wolfgang L. Eller: Biedermeier-Möbel Regenstauf: Battenberg-Verlag 2008, ISBN 978-3-86646-018-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]