Bielefeld
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 27 Feb. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Bielefeld [Bilefelt] estas germana urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, en la landoparto Vestfalio kun ĉ. 329.000 loĝantoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
unuafoje en la jaro 1015 estis dokumente menciita. En 1214 la grafo Hermann von Ravensberg donis al ĝi la rangon de urbo, konstruigonte la burgon Sparrenburg, kies turo nuntempe estas grava simbolo de la urbo.
Kvankam forte detruita dum la Dua mondmilito, Bielefeld povis evolui al grava kultura centro de la regiono. Territoria reformo en la jaro 1972 pligrandigis la urban areon. Aliĝis tiam interalie Dornberg.
[redakti] Bazaj informoj
- Situo: 52°01'21" NO, 8°31'58" OR
- Loĝantaro: 329.000
- Areo: 258 km²
- Alteco: 115 metroj super la marnivelo
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redakti] Kuriozaĵo
Ekzistas ŝerca konspira teorio, laŭ kiu Bielefeld ne ekzistas. Ĝi celas demonstri, ke eĉ por ege absurdaj teorioj troveblas interesaj pruvoj. Komparu la ĉi-suban retan ligilon.

