Oberems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bielen)
Oberems
Blazono de Oberems
Blazono de Oberems
Blazono de Oberems
Oberems
Oberems
Oberems
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 16′ 51″ N 7° 41′ 42″ O / 46.28083 °N, 7.69500 °O / 46.28083; 7.69500 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 51″ N 7° 41′ 42″ O / 46.28083 °N, 7.69500 °O / 46.28083; 7.69500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 130
Areo 50,27 km²
Alteco 1335 m super marnivelo
Poŝtkodo 3948
Komunumkodo 6112
Mapo de Oberems
Mapo de Oberems
Situa mapo de Oberems
vdr

Oberems estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 130 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberems situas en la suba parto de la Supra Valezo kaj etendiĝas ĉe la okcidenta flanko de la Valo de Turtmann, en kies fino situas la Turtmann-Glaĉero, el kiu fontas la rivero Turtmana, kiu formas la orientan komunumlimon. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Oberems kaj la setlejoj Ahorn, Bielen, Mittelems, Guggine kaj Widubrunn, kaj multnombraj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 50,27 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 0,7% por setlado. Pli ol 60% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberems limas en nordo al Turtmann-Unterems, en nordoriento al Ergisch, en sudoriento al eksklavo Gruben de la komunumo Turtmann-Unterems, en sudsudoriento en unu punkto al Randa, en sudo kaj sudokcidento al Zinal, kaj en nordokcidento al Agarn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberems situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Oberems kondukas montara vojo de Turtmann tra Unterems. Pere de aertelfero de Turtmann al Oberems la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberems datiĝas el la jaro 1101 kiel Superiori Emesa. En la jaro 1238 Oberems estis menciita la unuan fojon kiel komunumo. En la jaro 1457 estis kreita komunuma statuto, tiel nomita kamparana gildo. En la jaroj 1548, 1558, 1642 kaj 1776. Oberems havis komunajn komunumajn statutojn. En la jaro 1728 Oberems kaj Unterems disiĝis de la Paroĥo Leuk kaj formis kune la Paroĥon Ems kun la preĝejo en Unterems. En la jaro 1951 ankaŭ en Oberems estis konstruita preĝejo kaj Oberems fariĝis aparta paroĥo. En la jaro 1953 estis malfermita la aertelfero de Turtmann al Oberems. En la jaro 2002 la malnova teritoria disputo inter Obermes kaj Unterems estis decidita de la Valeza Ŝtata Konsilio per divido de la Valo de Turtmann laŭlonge de la rivero Turtmana.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]