Bielovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bielovce, hungare Ipolybél estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Bielovce situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (samtempe laŭ la hungara landolimo), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy. Levice troviĝas 34, Šahy 20 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274 en formo "Byl". Ekde la 18-a jarcento akvomuelejoj kaj alkoholofarejo funkciis. En 1910 loĝis tie 509 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 274 da homoj (251 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj, la baraĵo estas nur manko de ponto.

Vidindaĵoj