Bienvenida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bienvenida
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 031  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 18′ N, 6° 13′ U (mapo)38.2991917-6.2092697Koordinatoj: 38° 18′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Alto 606 m [+]
Areo 92,2 km² (9 220 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bienvenida (Hispanio)
Bienvenida (Hispanio)
DEC
Bienvenida
Bienvenida
Situo de Bienvenida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bienvenida [+]
vdr

Bienvenida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas barreñosculebrones. La censita populacio en 2008 estis de 2.324 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bienvenida situas en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 606 m; je 106 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas 92,2 km².

Ĝi estas oriente de Zafra, en la bordo kun la Campiña de Llerena, tio estas, ĉe tereno de milda orografio de seka aspekto, kovrita ie de anzinoj, olivarboj, vitejoj, cerealoj kaj arbustejoj. Ĝi apartenas al la Jurteritorio de Zafra

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefe oni vivtenas el la agrikulturo kaj iomete eka turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas mencioj pri la loko en la Mezepoko jam en la 13a jarcento, sed ili ne fidindas, ke temas pri tiu loko. Estas ermitejo de la Virgulino de la Mirakloj, fondita de la ordeno de Santiago, supozeble ĉirkaŭ 1498, sed ankaŭ tio ne estas konfirmita. La preĝejo, konstruita en la 16a jarcento, apartenis al aro de religiaj konstruaĵoj de la Ordeno de Santiago. Iam ŝajne oni parolis lokan parolmanieron aŭ dialekteton nome "alcotiza", sed ankaŭ tio jam malaperis.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Bienvenida estas konata kiel naskiĝloko de famaj taŭrludistoj, nome Bienvenida, inter kiuj unu el la plej fama estis Antonio Bienvenida.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]