Bernardo de Lublin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Chłop w dybach"- la kamparano en dyby, Biernat z Lublina en: "Vivo de Frigo Ezopo", Krakovo 1578

Biernat z Lublina, Bernardo de Lublin, (naskiĝis ĉ. 1465, mortis post 1529)- tarda mezepoka kaj frua renesanca pola poeto, tradukisto, verkisto kaj fabelisto.

Li propable studis en la Akademio de Kraków (hodiaŭ Jagelona Universitato). Li estis skribisto en kortegoj (li servis ĉe Filip Callimachus kie li estis medikisto. Li ricevis priestan ordinacion tamen kun multaj fiksoj de katolikismo li ne konsentis. Li estis urbano.

Li kreis preĝaron proze Raj duszny (esp. "La paradizo de animo") en 1513, kiu estis hodiaŭ unua konservita presita libro pola. Li eldonis ankaŭ tomon per verso Żywot Ezopa (esp. "Vivo de Ezopo) kiu konsistis poemon pri nobla kaj saĝa sklavo greka kaj komplekson de fabeloj rakontaj pri karaktero alegoria. En fabeloj Biernat esprimas saĝon pri mondo dedukita per la prudenteco. Kvankam li estis tre religiema en La paradizo de animo li estis mem kontraŭklerikema. Pleje li kritikis hierarkion de katolika preĝejo. Libroj de Biernat estis tiom popularaj, ke moderne estas alireblaj sola ekzemplo de "La paradizo de animo" kaj nur dua eldono de fabeloj (unua detruita pro tro fervora legado) de la jaro 1578. Li verkis ankaŭ Dialog Palinura z Charonem (esp. "Dialogo de Palinuro kun Ĥarono") (ĉ. 1536-1542). Li estas grava skribisto de tre frua pola renesanco. Li kunkreadis literaturon de klaŭnoj. Li havas tre lapidaran, plastikan stilon, uzante modelon de verso tre proksima al silabika