Big Joe Turner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Big Joe Turner, Hamburgo en 1974. Foto: Heinrich Klaffs.

Big Joe Turner (n. 18-an de majo 1911 en Kansasurbo, Missouri; m. 24-an de novembro 1985 en Inglewood, Kalifornio; fakte Joseph Vernon TURNER), estis usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto.

Vivo kaj agado

Jam en la aĝo de dek kvar jaroj li influis per sia kantado la surlokan ĵazmondon en sia naskiĝurbo. Meze de la 1930-aj jaroj li konatiĝis kun bugio-pianisto Pete Johnson, kun kiu li kune prezentis ekde tiam. En 1936 li iris unuafoje al Novjorko, kie li konatiĝis kun Count Basie.

La 23-an de decembro 1938 ekestis kune kun Johnson liaj unuaj kantoj en svingokoncerto en Carnegie Hall, nome Low Down Dog kaj It's All Right, Baby. Lin tiujare antaŭenigis John Hammond. La 30-an de decembro 1938 li sonregistris kune kun Pete Johnson ties komponaĵon Roll 'em Pete je diskeldonejo (Vocalion n-ro 4607), sekvis la 30-an de junio 1939 Cherry Red. Poste li prezentis kun diversaj ĵaz-gravuloj kiel Benny Goodman, Duke Ellington kaj Art Tatum. En la jaro 1945 li subskribis sondiskan kontrakton ĉe eldonejo National Records, kie sonregistris Herb Abramson. En 1951 Abramson atentigis entrepreniston Ahmet Ertegün pri li, kiu kontraktis kun li nome de sia diskeldonejo Atlantic Records. Sekve de tiu ekestis la unupeca disko Chains Of Love, kiu atingis altan rangon en la ritmenblusaj ranglistoj kaj de kiu Pat Boone poste faris novversion. En la 1950-aj jaroj li produktis kelkajn grandajn kaj malpli grandajn furoraĵojn, inter ili Shake, Rattle and Roll, Flip, Flop & Fly kaj Corrine, Corrina, kaj li ludis inter alie kun Elmore James (TV Mama) kaj King Curtis. Entute la sukcesoj ja restis limigitaj, sufiĉis tamem por vivteni lin.

En la 60-aj kaj 70-aj jaroj Turner koncertvojaĝis la plejmultan tempon. Li surdiskigis kun ĵazgranduloj kiel Dizzy Gillespie kaj Roy Eldridge kaj ludis ankaŭ kun Axel Zwingenberger, kun kiu li krome sonregistris por du treege sukcesaj diskoj. Tamen kora insuficienco kaj diabeto malfaciligis al li la vivon. Liaj lastaj sonregistraĵoj ekestis kune kun Jimmy Witherspoon. La 24-an de novembro 1985 Big Joe Turner mortis en in Kalifornio pro renomalfunkcio.

Du el siaj plej famaj kanoj estis:

  • Honey Hush (1953) - Piano sur la originala sonregistraĵo: Fats Domino
  • Shake, Rattle and Roll (1954), la sonregistraĵo estis en 2001 enigita en la Blues Hall of Fame.

Big Joe Turner ne estas konfuzenda kun la paŝpiano-ludanto kaj kantisto Joe Turner (1907-1990), samkiel la bluskantisto kaj -basisto Big Joe Turner (1944-2008).

Diskografio

Titolo Diskeldonejo Jaro Rimarkoj
Flip, Flop & Fly Pablo 1989 Koncertregistraĵoj kun la orkestro de Count Basie en Parizo kaj Frankfurto en 1972
The Trumpet Kings Meet Joe Turner OJC 1974 CD 1991 Kun Dizzy Gillespie, Roy Eldridge, Harry Edison, Clark Terry
Tell Me Pretty Baby Arhoolie 1992 Registraĵoj el la malfruaj 1940-aj jaroj kun la orkestro de Pete Johnson
Boss of the Blues Original 1956 Reissue auf CD
Joe Turner's Blues Topaz Jazz 1997 Registraĵoj inter 1938 kaj 1946
Shake, Rattle And Roll Collectables 2004
Patcha, Patcha, All Night Long Pablo 1996 Joe Turner kun Jimmy Witherspoon
The Rhythm & Blues Years Atlantic Records 1986
Stormy Monday Pablo 1991 I. a. kun Pee Wee Crayton, Roy Eldridge, Dizzy Gillespie, Eddie „Cleanhead“ Vinson
Let´s Boogie All Night Long Vagabond Records LP 1978 Axel Zwingenberger piano, Torsten Zwingenberger frapinstrumentaro
Joe Turner Sings Kansas City Jazz Decca 1953
Big Joe Is Here Atlantic 1959
Joe Turner and the Blues Savoy 1960
Big, Bad & Blue: The Joe Turner Anthology Rhino Atlantic 1987
Blues Train Muse 1983 Kun Roomful of Blues
Boogie Woogie Jubilee 1981 Registrita en la domo de Turner, kun Axel Zwingenberger,Roy Milton, Eddie „Cleanhead“ Vinson kaj Margie Evans
Shout, Rattle and Roll Proper 2003 Skatolo de 4 lumdiskoj kun registraĵoj el la 1940-aj ĝis la fruaj 1950-aj jaroj

Eksteraj ligiloj