Biglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la hunda raso Biglo . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Biglo (apartigilo).
Trifarba biglo.

La biglo estas eta aŭ mezgranda raso de hundo. Ano de la Ĉashundo Grupo, li aspekte similas al la Vulphundo, sed havas malpligrandajn brakojn kaj plilongajn, molajn orelojn. Bigloj estas flarhundoj, plejparte originale bredite por spursekvi leporojn, kuniklojn, kaj aliajn ĉasaĵojn. Ili havas fortan flarpovon kaj spursekvan instinkton kiuj igas ilin esti uzataj tra la tuta mondo kiel eltrovhundojn pri nepermesitaj agrikulturaj kaj manĝaĵaj importaĵoj. Ili popularas kiel dorlotbestoj pro sia grandeco, bona humoro, kaj manko de heredaj sanproblemoj. Ĉi tiuj karakteristikoj bedaŭrinde ankaŭ popularigas ilin por uzo en 'besto-pruvoj'.

Malgraŭ tio ke bigloj ekzistas jam ekde jarmiloj, la nuna 'biglo-raso' estas bredita en Granda Britio dum la 1830aj jaroj. La sango venas de kelkaj rasoj, inkluzive la Talbot Ĉashundo, la Nordkampara Biglo, la Suda Ĉashundo, kaj povus-esti de la Hariero.

Bigloj aperas en popularkulturo ekde Elizabeta Epoko. Ili aperas en literaturo kaj pentraĵoj, kaj lastafoje en filmo, televidilprogramoj, kaj komikslibroj. Snoopy, rolulo de la komikso Peanuts estas reklamita kiel "la plej fama biglo de la mondo".

Aliaj vortuzoj[redakti | redakti fonton]

Biglo, angle "Beagle" (bi'-gol), povas esti la nomo de ŝipo. 'La H.M.S. Beagle' estis la nomo de la ŝipo, en kiu Darvino vojaĝis dum li verkis sian teorion de evoluo.

Bigloj[redakti | redakti fonton]