Biharugra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biharugra estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad.

Bazaj informoj

Situo

Biharugra situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Rapida Körös, la fervojo kaj Rumanio estas proksime.

Historio

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. En la 12-a jarcento monaĥejo formiĝis, kiun la tataroj detruis en 1241. Dum la historio la komunumo apartenis al Bihar, al distrikto de Nagyszalonta. La turkoj denove detruis la vilaĝon en la 16-a jarcento. La kalvinana preĝejo en 1772 (la turo nur en 1801), la paroĥo en 1817 konstruiĝis, kie Petőfi tranoktiĝis en 1849. En 1944 okazis batalo de tankoj en la vilaĝo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1949 preĝdomo de baptistoj konstruiĝis, en 1951 kolĥozo pri Antaŭen formiĝis.

Vidindaĵoj estas kastelo de Bölöny (boloni) kaj memordomo de verkisto Paŭlo Szabó, kiu naskiĝis tie en 1893. Apud la vilaĝo fiŝistaj lagoj troviĝas.

Ĝemelkomunumoj

Ĝemelkomunumoj estas Bodos kaj Bibarcfalva, Rumanio.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto, kulturdomo, biblioteko, apoteko.