Bijacovce
| Bijacovce | |
| hungare: Szepesmindszent, germane: Betendorf | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Bijacovce | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov |
| Distrikto | Distrikto Levoča |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Spiŝo |
| Montaro | Levočské vrchy |
| Situo | Bijacovce |
| - alteco | 557 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°01′24″N 20°47′54″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.02333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.02333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 16,595415 km² (1 659,54 ha) |
| Loĝantaro | 847 (31.12.2005) |
| Denseco | 51,04 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1258 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 053 06 |
| Telefona antaŭkodo | +421-53 |
| Aŭtokodoj | LE |
| NUTS | 526401 |
|
Situo en Regiono Prešov
|
|
| Retpaĝo: www.bijacovce.ocu.sk | |
Bijacovce (hungare Szepesmindszent (sepeŝmindsent), germane Betendorf) estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Prešov, en distrikto Levoča.
[redakti] Situo
Bijacovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Spišské Podhradie troviĝas 4 km.
[redakti] Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1258 en formo "terra Bech". En 1710 pesto, en 1831 ĥolero, en 1835 incendio okazis. Inter 1749-1780 stokejo pri salo funkciis tie. En 1787 oni komputis tie 75 domojn kaj 596 homojn, en 1828 84 domojn kaj 605 homojn. En 1910 loĝis en Szepesmindszent 567 homoj, (521 slovakoj, 23 hungaroj, 10 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Komence de la ĉeĥoslovakia erao la grandbienoj disdoniĝis inter la vilaĝanoj. En 2001 loĝis en Bijacovce 818 homoj, (800 slovakoj, 14 ciganoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- gotika romkatolika preĝejo de 1260, en la 14-a jarcento pligrandiĝis kaj turo alkonstruiĝis
- romanika rondkapelo omaĝe al Sanktaj Cosma kaj Damiano el la 13-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo memore al la pesto-epidemio
- baroka kastelo de 1780