Bikovo (Subotica)
Bazaj informoj
Bikovo, ankaŭ kroate, serbe Биково, hungare Békova, germane Békovinenstadt estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica.
- Areo: 1824 km²
- Loĝantaro: 1820
- Poŝtkodo: 24206
- Telefonprefikso: 24
- Aŭtokodo: SU
Situo
Bikovo situas sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo, fervojo Subotica-Senta preteriras.
Historio
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario.
Vidindaĵo
- katolika preĝejo