Bila Cerkva (Transkarpatio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Bila Cerkva (ukraine Біла Церква, rumane Biserica Alba, hungare Tiszafejéregyháza) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv. La nomo signifas: "blanka preĝejo".

Bazaj informoj

Situo

Bila Cerkva situas en valo de Tiso, apud Solotvino.

Historio

Ĝis 1920 Tiszafejéregyháza apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Bila Cerkva/Tiszafejéregyháza. Ekde 1945 Bila Cerkva apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵo