Bilderberg-konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilderberg-konferenco
Hotelo De Bilderberg en Oosterbeek
Hotelo De Bilderberg en Oosterbeek
event sequence • organizaĵo
konferenco
Komenco 29-a de majo 1954 vd
Sidejo Leiden
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Bilderberg-konferenco estas jara konferenco kun partopreno de ĉ. 100 influhavaj, eŭropaj, nord-amerikaj bankistoj, ekonomikistoj, politikistoj kaj registaraj oficistoj. La konferenco okazas en ĉiu jaro en alia (okcidenta) lando inter striktaj sekuraj reguloj. Ĉiu partoprenanto devas Silentio pri la tie aŭdatajn. Celo de la renkontiĝo estas ke la decidfarantoj pri ekteraj kaj internaj aferoj konatiĝu sen devigo, en bona etoso kaj oni priparolu la komunajn problemojn. La partoprenantoj – eĉ la pli fruaj partoprenantoj – ricevas la konfidencan raporton pri la konferenco, kie oni ne nomas iun, nur la landon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizon de la konferenco iniciatis princo Bernardo de Nederlando konvinkita de la pola politikisto kaj elmigrinto Józef Retinger, ties konstanta sekretario ĝis sia morto. La nomo venas de la hotelo De Bilderberg, kie okazis la unua konferenco en 1954 (en Oosterbeek, apud Arnhem, Nederlando). La internacia organiza komitato invitas ĉiujare aliajn partoprenantojn. La konferenco havas malgrandan sekretariejon en Hago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]