Bildbultenejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bildforumo)

Bildbultenejo (angle: Imageboard) estas speco de bultenejo[mankas fonto]retforumo, kie oni povas skribi mesaĝojn kaj alŝuti bildojn. La unuaj bildbultenejoj inventiĝis en Japanio kaj restas tre popularaj tie. Bildbultenejoj el aliaj landoj ofte temas pri japanaj bildostrioj kaj animacioj, sed povas temi pri io ajn. Bildbultenejoj similas bultenejojn[mankas fonto], sed enhavas bildojn, ne nur tekstojn. Bildbultenejoj ofte havas dividojn por diversaj temoj. Ofte, oni povas afiŝi sur bildbultenejojn sen krei konton kaj sen uzi nomon. La opcio de resti sennoma dum afiŝado faciligas diskuton anoniman. Kutime, temoj afiŝitaj sur bildbultenejojn devas ricevi respondojn por daŭrigi siajn ekzistojn; sen respondoj, temoj falas je la "fundo" de la paĝaro post iom da tempo kaj estas forviŝitaj. Male, popularaj temoj kun multe da respondoj restas sur la "supro" de la paĝaro, ĉar ĉiu nova afiŝo en la temo altigas la temon al la unua pozicio en la paĝaro.

La plej popularaj Bildbultenejoj estas Futaba Channel (ふたば☆ちゃんねる) aŭ Futaba, el japanio, kaj la usona 4chan kiu estis bazita je la stilo de Futuba. La plej popularaj Esperantlingvaj estas Verda-Chan kaj Esperantoĉano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]