Bildliteraturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La strekado de komikso.
paĝo de Little Nemo in Slumberland de Winsor McCay.

Bildliteraturo estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).
Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ tempo. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto).
Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bild-ornamitajn Egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en Usonaj gazetoj de la 19-a jarcento, kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj politikaj satirdesegnoj en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ĉefe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la Tapiŝo de Bayeux aŭ la Epinal-bildoj .

Historio de Bildliteraturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Bildliteraturo.

La eŭropaj, usonaj kaj japanaj bildliteraturaj tradicioj sekvis diferencajn vojojn. Eŭropanoj komencis sian tradicion ĉe la svisa Rodolphe Töpffer kaj liaj bildostrioj de la 1830-aj jaroj, dum usonanoj vidis la originon de sia tradicio en la bildostrioj de Richard F. Outcault de la 1890-aj jaroj nome The Yellow Kid (flavulo), kvankam multaj usonanoj agnoskas la antaxuaĵon de Töpffer. Japana bildliteraturo havis longan prahistorion de satira bildostrioj konduke al la epoko de la Dua Mondmilito. Mangao, la japana termino por bildliteraturo kaj bildostrio, estis la unua popularigita de la artisto Hokusai komence de la 19a jarcento. Postmilite la moderna japana bildliteraturo ekfloris, kiam Osamu Tezuka produktis fekundan laboron. Ĉirkaŭ la fino de la 20a jarcento, tiuj tri tradicioj kunverĝis en tendenco al librolongaj bildostrio: nome comics en Eŭropo, tankōbon en japana tradukebla kiel "sendepende aperinta libro" en Japanio, kaj graphic novel (grafika novelo) en la angla-parolantaj landoj.

For el tiuj rektaj genealogioj, teoriistoj kaj historiistoj de bildliteraturaj artoj vidis antaŭĵojn de bildliteraturo ĉe la murpentraĵoj de la Groto Lascaux en Francio (kelkaj el kiuj aperas kiel kronologiaj sekvencoj de bildoj), ĉe egiptaj hieroglifoj, ĉe la Trajana Kolono en Romo, ĉe la Normana Tapiŝo de Bayeux de la 11a jarcento, ĉe la lignaĵo de la jaro 1370 nome bois Protat, la latina de la 15a jarcento Ars moriendi kaj la blokolibroj, la verko de Mikelanĝelo nome La Fina Juĝo ĉe la Siksta Kapelo, kaj la sekvencaj gravuraĵoj de William Hogarth en la 17a jarcento, inter aliaj.

Specifaj nomoj kaj difinoj

Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda

Nova artspeco, ĝi aperas sufiĉe malfrue en la zorgoj de la esperantistaj verkistoj, eĉ simple tradukistoj, tial la nomo en esperanto ne jam fiksiĝis firme. Tial oni renkontas la jenajn formojn, pli malpli specifajn:

  • Bildrakonto : ĉar ja plej ofte bildliteraturaj verkoj estas rakontoj (analoge al romanoj en literaturo), tiu vorto estas ofte uzita kiel sinonimo de bildliteraturo.
  • Bildstrio : kiu laŭ difino, devus esti nur unustria bildrakonto, sed kiu aplikiĝas pli loze, al mallongaj (maksimume unupaĝaj) verkoj (iom analoge al «noveloj» en literaturo). Ekzemploj de bildstrioj estas la rakontoj pri la Reĝo de Umo, kiuj iam aperis en la revuo Kontakto, aŭ la strioj de la argentina verkisto Quino pri la knabineto Mafalda.
  • Komikso (Sub la influo de la angla lingvo, eĉ pli precize la usona «Comics» redukto de «Comic strip») etimologie aplikiĝas nur al komika, infancela bildliteraturo; devene, ĝi aplikiĝas al ĉiuj tradiciaj anglalingviaj (usona, brita) bildrakontoj, kiuj, kiel la mangaoj, havas propran apartecon en la desegnomaniero, kaj en la temoj (superherooj...); tamen la termino en esperanto emas iĝi pli ĝeneralsignifa.
  • Foto-romano (sub la influo de la franca «w:fr:Roman-photo») en kiu sinsekvas fotoj surskribitaj de la eventualaj tekstoj.
  • Desegnita bendo (sub la influo de la franca «w:fr:Bande dessinée») kiu ĝuste insistas pri la diferenco en kreado de bildoj kun la ĉi supra ĝenro; desegnita, ne fotita. Tiu nomo ne multe uziĝas, eĉ far francoj.
  • Fumeto (sub la influo de la itala «Fumetti») kiun proponis iam Jo-Petro Danvy en serio de artikoloj (en La KancerKliniko) pri tiu arto, kiun li titolis G.E.L. (Grafik-Esprima Literaturo). Tiu propono forvaniĝis...
  • Mangao Japana formo de bildliteraturo, ĝi indas apartan traktadon. (Vidu la specifan paĝon.)

Bildliteraturaj eroj

Dosiero:BDbaz.jpg
  • Bildo: ĝenerale lokita en kadro (BK)- sed ne devige, ĝi estas la baza ero de la ĝenro.
  • Strio: linie organizita aro da bildoj
  • plato: aro da strioj entenata en unu nura paĝo.
  • veziko: spaco en bildo uzita por skribi la parolojn de la rolantoj. Origine rondaj (jen kial veziko) ili nun povas aspekti ajnformaj. Vezikoj estas ekipitaj per "vosto" kiu direktiĝas al la parolanto. Tiu vosto, pinta kiam temas pri laŭtparolaj vezikoj (LV) konsistas el serio da veziketoj kiam temas pri nur mens-parolaj vezikoj (MV).
  • Koment-fako: spaco en la bildo, kie oni skribas specon de bildliteratura "recitativo", t.e. komentoj, klarigoj diversaj - ne devenantaj de la roluloj, sed de iu nevidebla rakontanto. Tiuj fakoj, (KF) ĝenerale ortangulaj povas foje konsistigi memstaran bildon.
  • Onomatopeo: (O) kiun oni skrib-desegnas rekte en la bildo. Povas esti "legeblaj" bruoj, ofte estas indikitaj per la koncerna verbo aŭ ties radiko ("grinc", "ronk", "krak" ktp.), krioj diversaj, sed ankaŭ simboloj kiel muzik-notoj por signi ke aŭdiĝas muziko. Foje eĉ ne temas pri bruo, ekzemple demando-punkto por esprimi surprizon. Mangao eĉ konas "onomatopeon" por signi rideton...

Bildliteraturaj ecoj

Ludo kun la strukturo mem de la plato

Difini bildliteraturon kiel sinsekvon de bildoj, tute ne sufiĉas, ĉar ja ekzistas aliaj sinsekvoj de bildoj - kiel ekzemple teknika uzindiko por munti aparaton - kiun malfacile oni konsentas nomi bildliteraturo.
Bildliteratura verko karakteriziĝas per du ĉefaj konvencioj:

  1. Legad-direkto: la bildoj sinsekvas unu la alian kun la sama konvencio de la lingvo uzita, t.e. por Esperanto, delive dekstren kaj desupre suben. En Mangao la logiko ne samas: bildoj sinsekvas dedekstre liven (sed same desupre suben), en rilato kun la kutimo skribi la japanan en tiuj verkoj (kio ja starigas problemojn por traduko). Sama logiko valoras interne de la bildo, kie la diversaj tekst-zonoj (ĉu vezikoj, ĉu komentfakoj) legiĝas laŭ la indikita konvencio.
  2. La tekstoj kaj ties zonoj estas grafikaj elementoj de la bildo, samrangaj kiel la aliaj elementoj, roluloj kaj dekoracio. La atributoj de la literoj (formo, grandeco, dikeco) uziĝas kiel indikilo pri eldirmaniero, foje eĉ la formo de la veziko ebligas substreki ekzemple emociojn. Tiu intima kunfandiĝo de teksto ene de bildo ece gravas, rakonto per desegnoj, kie la tekstoj troviĝas ekster la bildo, kiel Epinal-bildo ekzemple ne povas esti taksataj bildliteraturo. Tamen, ĉeesto de teksto ne nepras: ja ekzistas bildrakontoj sen teksto, kio signas tendencon: kiel eble malplej da "recitativoj", kiel eble plej mallongaj replikoj.

Oni el tio povas konstati ke la konvencioj koncernas nur la formon, ne la temojn. Teorie, ajna literatura formo povas havi ekvivalentan bildliteraturan formon. Tamen pli facile enmuldiĝas formoj kiel romano ĉiutipa (historia, scienfikcia, krima, ktp), biografio, satiro.

Famaj bildliteraturistoj

René Goscinny en 1971 kun siaj Asteriksoj

Carl Barks - François Bourgeon - Wilhelm Busch - Robert Crumb - Derib - Walt Disney - Will Eisner - André Franquin - Gébé - Jean Giraud - Angela Giussani - Luciana Giussani - René Goscinny - Hergé - Gary Larson - Loriot - Winsor McCay - Henrik Madsen - Mandryka - Scott McCloud - Morris - Phillip Ndunguru - Leonardo Ortolani - Richard Outcault - Harvey Pekar - Hugo Pratt - Quino - Don Rosa - Roberto Raviola - Magnus - Charles M. Schulz - Luciano Secchi - Max Bunker - Silver - Art Spiegelman - Lewis Trondheim - Albert Uderzo - Jean van Hamme - Gabriel Vargas - Bill Watterson - Georges Wolinski

Famaj serioj kaj imagitoj

Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda

XIII - Alan Ford - Anselme Lanturlu - Asteriks - Batman - Buddy Longway - Blake kaj Mortimer - Calvin kaj Hobbes - Cisko kaj Vinjo - Diabolik - Gastono Lafuŝ' - Mafalda - Donald Duck - Corto Maltese - Kato Felikso - Mickey Mouse - Motley's Crew - Peanuts - Garfield - Iznogud - La Eta Spiru' - Largo Winch - Les Mondes d'Aldebaran - Lupo Alberto - Lucky Luke - Marsupilami - Maskita Kukumo - Matilda - Rat-Man - La Smurfoj - Snoopy - Spirou - Superman - Spider-Man - Thorgal - Tinĉjo - Valhalla - X-Men

Skoloj

Mangao
Dosiero:Nudpieda GEN kovrilo.JPG
Kovrilpaĝo de mangao “Nudpieda Gen. Fotis Mireille Grosjean

Belga skolo - Disneja skolo - Itala skolo - Mangao

Eldonejoj kaj gazetoj

Mad

Eksteraj ligiloj

  • Kisa cha Mzee Meko Tanzania bildstrio kun esperanto-traduko
  • komiksoj blogo komiksoj tradukitaj el la germana
  • Skanesperanto montras bildojn de unu el la plej longdaŭraj komiksistoj en Esperantujo: la kataluna Arnau
  • Gogo Gogo, testudo kreita en 1987 de Martin Weichert
  • Horacio Horacio, laktukmanĝanta ideto de "Tyranosaurus rex"
  • Fropjo Fropjo, freneza rano
  • Cecilia Cecilia, mediumino 7-jaraĝa, kiu kapablas vidi kaj paroli kun spiritoj
  • Tama kaj Ghama la amuz-okazoj de Tama kaj Ghama
  • Pris kaj Ed la amrilato inter Pris kaj Ed
  • Manga Esperanto Projekto kiu intencas traduki mangaojn al Esperanto
  • bildetejo.net Kolektado de bildstrioj kaj humurbildoj en Esperanto laŭ Krea Komunaĵo permesiloj
  • Projekto RoMEo estas projekto kiu okupiĝas pri esperantigado de italaj komiksoj.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara