Bildolibro sen Bildoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bildolibro sen bildoj (dane: Billedbog uden billeder) estas fabela libro de Hans Christian Andersen, verkita en 1838 kaj esperantigita de profesoro doktoro Siegfried Lederer - la 35-paĝa traduko aperis en 1909 ĉe la eldonejo Heckners Verlag en Wolfenbüttel kiel unua volumeto de planata Esperanta Universala Biblioteko. En 2005 aperis nova traduko de Birthe Trærup, en Gilleleje per propra eldono de la tradukinto.

Juna pentristo rigardas el la fenestro la lunon kaj la luno rakontas al li „bildojn“, kiujn ĝi vidas dum sia vespera flugado ĉirkaŭ la tero. Temas entute pri 33 vesperoj, do malgrandaj fabelaj rakontetoj. Ekz. hinda knabino flosigas sian lampon sur Gango, kaj ĉar la lumo ne estingiĝis, ŝi kredas, ke ŝia amato vivas. Eta knabineto volis ludi kun kokino kaj ĝiaj kokidoj, pro kio la patro ŝin punis, ĉar la birdetoj estas teruritaj. Kruela viro devigas malsanan virinon sidi ĉe fenestro kaj ŝi tie mortas. Ktp.

La libro apartenas al tiuj verkoj de Andersen, kiuj estas eksterlande preskaŭ nekonataj, kio gravigas la Esperanto-tradukon.