Bildvortaro en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bildvortaro en Esperanto
Bildvortaro en Esperanto
Bildvortaro en Esperanto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2012
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 800
ISBN 978-9077066-48
vdr

Bildvortaro en Esperanto estas 800-paĝa bildvortaro kun pli ol 30 000 terminoj cititaj kaj bildigitaj. La eldono estas daŭrigo kaj vastigo de Esperanta Bildvortaro de Rudiger Eichholz, kiu estis fidela traduko de la dua eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas traduko de la sesa eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli nuntempa. Tial do nur 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; 75% estis aldonitaj de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. [1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La formato de Bildvortaro estas kiel Plena Ilustrita Vortaro, krom ke ĝi estas 2,5 cm malpli alta. Bindo estas klasika kaj altnivela. Kovrilo estas dura, blua. Sur la kovrilo kaj spino estas, modeste, la titolo "Bildvortaro" kun aldone pli malgrandlitere: en Esperanto. Sola ornamaĵo de la librokovrilo estas apenaŭ videblaj zodiakaj simboloj fronte. Sur la interna frontpaĝo la mencio "en Esperanto" ne estas.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Entute estas 415 tabuloj, aŭ fakte 466, ĉar 51-foje estas du tabuloj, do kun sama numero, por unu temo. La temoj grupiĝas en 11 kampoj. La bildoj, pro kompreneblaj kialoj, estas nigre-blankaj sed tamen, fine de la libro troviĝas 22 koloraj tabuloj. Ĉe la responda nigre-blanka tabulo estas referenco al la kolora, kompreneble. La libro havas precize 800 paĝojn.

Kampoj[redakti | redakti fonton]

Atomo, Universo, Tero[redakti | redakti fonton]

Ampleksas 18 tabulojn. Temas pri atommodeloj, ĝenerala geografio, inkluzive de vulkanismo, meteologio (i.a. specoj de nuboj) kaj ĝiaj instrumentoj, kaj mapoj. Eĉ la spacoteleskopo konigas la nomon de siaj plej gravaj partoj, kaj kelkaj observatorioj sin priskribas.

Homo kaj hejmo[redakti | redakti fonton]

En 51 tabuloj listiĝas la nomoj de la plej ĉiutagaj kaj plej homproksimaj aĵoj. Ses tabuloj pritraktas, detale, la anatomion de la homo. Ok tabuloj rilatas la homan sanon, de sukurado kaj kuracado ĝis bebozorgado. Priskribiĝas kaj nomiĝas homaj vestoj, en sepo da tabuloj. Ne forgesiĝis la ornamaĵoj: hararo, kapvestoj kaj galanterioj, kaj, kompreneble la ŝuoj. Kompletigas la serion tabuloj pri domtipoj, detaloj pri hejmaj ĉambroj kaj aparta tabulo pri doma ilaro.

Ŝtato kaj urbo[redakti | redakti fonton]

La organizado de la homo estas primontrita kaj prinomita en 34 tabuloj. Sinsekve bildiĝas la oficiala mondo, kun simboloj (mono, heraldiko), publika ordo (armeo, politico) kaj balotado. Sekvas instruado per kvar tabuloj: infanvartejo, elementa lernejo kaj universitato. Amuziĝo ne forgesiĝas per kafejo, restoracioj kaj hotelo. Ĉio enkadriĝas per ĝenerala zorgado: urbcentro, rubaĵoprilaboro, fajrobrigado, grandaj magazenoj kaj parko.

Sporto, ludoj, libertempo[redakti | redakti fonton]

En 45 tabuloj estas prezentitaj plej diversaj sportoj. Familia libertempado en bestoparko, en kuracloko kun la kutimaj ludoj, kiuj eĉ en kampadejo bildiĝas kaj nomiĝas. Tuta serio da sociaj sportoj detale estas traktita, sed ankaŭ korpa ekzercado, ĉe kiu la plej diversaj pozoj kaj ekzercoj de gimnastiko ampleksas tri tabulojn. Duden eltrovis manieron por bildigi ne nur fiksajn objektojn, sed eĉ movojn kiajn ezoksalto: senmana transkapiĝo antaŭen. Eĉ malpli kutimaj sportoj, kiel rultabulado, sin prezentas.

Distriĝo, arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Krom aktiva speco ankaŭ ekzistas iom pli pasivaj distraj okupiĝoj. Temas pri kermeso, nokta amuzejo, filmo, muziko. Ne forgesiĝas altnivela kulturo: historio kaj mito, religio kaj arto. Kronon en tiu sinsekvo portas la kampo de la sciencoj, ne nur matematiko, fiziko kaj ĥemio, sed ankaŭ skribo kaj koloro. Entute 63 tabuloj.

Animaloj kaj plantoj[redakti | redakti fonton]

En 39 tabuloj sin prezentas faŭno kaj flaŭro. Ĉe la plantoj montriĝas grupigo laŭ ilia homrilateco: veneneco, kuraceco, spiceco, industrieco, ekzotikeco. Tre gravaj estas la tabuloj de ĝenerala botaniko. Kompleteco en tiaj vastaj nociaroj ne eblas, sed apud la tabeloj troviĝas referencoj al PIV. La problemo de la hiperonimoj solviĝas per la hierarĥia nocia strukturo. Ankaŭ la tabulnomoj, ekzemple Mamuloj, liveras vortojn. Ja ne eblas bildigi "mamulon", sed nur iujn el ĝiaj genroj.

Naturo, agrikulturo kaj arbarkulturo[redakti | redakti fonton]

La homo en la naturo okupas sin pri ĝardenado, eĉ pri agrikulturo. En agrikulturo ne mankas bestoj, iuj kunlaboras aliaj estas plago. Amatorado en ĝardeno kondukas al kuirada produktado. Ĉiu el tiuj temoj estas objekto de unu aŭ pluraj tabuloj. Ankaŭ montriĝas la ekspluatado de la naturo: forstumado, ĉasado, fiŝbredado kaj marfiŝado. En 42 tabuloj figuras multaj rilataj objektoj.

Metioj[redakti | redakti fonton]

Per siaj 82 tabuloj ĝi estas la plej vasta kampo en la Bildvortaro. Estas logike, ĉar la nombro de metioj, se ne senfina tamen estas treege vasta. Ekde plej historiaj, plej bazaj kiel bierfaristo, muelisto, bakisto, ŝuisto, tajloro la libro montras la ejojn, ilojn, istojn de la plej modernaj metioj en fakoj kiel nuklea energio kaj renovigebla energio. La tradiciaj, historiaj, metioj dividiĝas en nutrorilataj kaj korporilataj. En la modernaj metioj temas pri homkomforto, socirilataj metioj, energirilataj, grandenergiaj kaj bazaj.

Grafiko[redakti | redakti fonton]

La arta flanko de grafiko, kiu estas unu temo en la rubriko arto tamen ne estas ĝia sola vizaĝo. Multon oni povas montri kaj prinomi rilate al kompostado, amaskomunikiloj, fotoreproduktado kaj ĉio ĉirkaŭ libroj. 14 tabuloj temas pri tio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En 69 tabuloj la bildlibro gvidas nin de persona trafiko al komuna kaj ĝis la elektronika trafiko. Ĉiuj gravaj partoj de biciklo kaj de aŭto montriĝas kun taŭga nomo. En la komuna trafiko temas pri enurba, fervoja, surakva kaj aera. Elektroniko vagas de primitiva radio kaj telefono al komputilo, serioza kaj luda.

Banko[redakti | redakti fonton]

Aparte, en 9 tabuloj, paradas oficejaro kaj oficejaj objektoj. Ne nur oficejo ĝenerale, sed ankaŭ specife banko kaj borso konigas siajn homojn, aparatojn kaj malgrandajn specifajn ilarojn.

Nocivortaro[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj ekzistas nocivortaroj, en kiuj la ordigo de la vortoj ne estas alfabeta, sed laŭ ideokampoj, nocikampoj. Tute klare la bildvortaro estas laŭ tiu koncepto, sed aldonas bildojn. Por la uzado de tiaj vortaroj oni bezonas kompreni la strukturon. La eldonisto havas je dispono, krom aparte la kolorajn bildojn kaj korektoliston, ankaŭ la ŝlosilon al la libro en formo de strukturarbo.

Laŭ Duden la libro nomas pli ol 30.000 nociojn. Ĉiuokaze, la nombro de linioj, do fakte de nocioj, estas 23.248. Sed, ne malofte estas pluraj nomoj en unu linio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Priskribo Arkivigite je 2018-11-19 per la retarkivo Wayback Machine de la Bildvortaro en Esperanto en la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo.
  2. Blogaĵo de Petro Desmet pri la bildvortaro, aperigita en ipernity la 8-an de julio 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]