Bilibili

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bilibili (skribita bilibili; ĉine: 哔哩哔哩; pinjine: bīlībīlī) estas retejo de disdonataj videoj kies temoj estas Animeo, mangao, kaj Videoludo-komunumo en la Ĉina Popola Respubliko, kie uzantoj povas submeti, vidi kaj aldoni komentariajn subtitolojn al videoj. La retejo uzas Flash Video kaj HTML5-teĥnologiojn por montri videojn submetitajn de uzantoj, kiuj estas gastigitaj de tria-personaj fontoj, dum tio aspektas kiel samtempa supertavola subtitola sistemo por interaga reluda eksperimento.

Inspirita de similaj retejoj de disdonataj videoj Nico Nico Douga kaj AcFun, la fondinto de Bilibili, Xu Yi (ĉine: 徐逸; pinjine: xúyì), kreis prototipan retejon nomitan Mikufans.cn en tri tagoj post universitata diplomitiĝo. Li lanĉis la retejon la 25-an de januaro 2010 kun nomo Bilibili.[1] Poste en 2011 li fondis ekfirmaon, Hangzhou Huandian Technology,[2] por administri la disvolviĝon kaj mastrumadon de Bilibili.

Referencoj

  1. Lou, Xiaojing (Aprilo 30, 2012). “哔哩哔哩吐槽动漫 - Bilibili Talks About Anime & Manga Industry”, CBN Weekly 16. 
  2. (2011-12-20) “杭州幻电科技有限公司开业公告 - The Opening Announcement of Hangzhou Huandian Technology LLC”, News Center of Zhejiang Provincial Administration for Industry & Commerce (ĉina). Alirita 2012-10-01.. 

Eksteraj ligiloj