Bill Coleman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Coleman ĉe prezentado en Cafe Society, proks. 1947. Foto de William P. Gottlieb.

William Johnson „Bill“ COLEMAN (* 4-an de aŭgusto 1904 en Paris en Kentukio; † 24-an de aŭgusto 1981 en Tuluzo) estis usona ĵaz-trumpetisto de svingo.

Vivo

Coleman lduis komence klarneton kaj saksofonon, antaŭ ol li traniris al trumpeto, kiun li ludis en infanorkestro en Cincinnati. En la aĝo de 16 jaroj li fondis unuan ensemblon, Professor Johnson Coleman and his Band; li komencis profesian karieron en la orkestro de Clarence Paige, muzikis poste en la bando de la fratoj Lloyd kaj Cecil Scott, kun kiu li en 1927 iris al Novjorko kaj ankaŭ prezentis en la Savoy Ballroom je Harlemo kaj unuafoje surdiskigis. En 1929 li estis membro en la orkestro de Luis Russell, forlasis tamen la bandon en 1933, kiam la solooj preskaŭ nur iris al Red Allen. En 1933 li estis unuafoje en Francujo kun la bando de Lucky Millinder. Post sia reveno li surdiskigis en 1934 kun Fats Waller kaj laboris ĉe Teddy Hill. Post dungiteco en la orkestro de Teddy Charles en 1935 li denove iris al Francujo, kie li surdiskigis ku propraj bandoj (i.a Swingmen from Harlem), kun Django Reinhardt/Stéphane Grappelli kaj kun la bando de Willie Lewis por diskeldonejo Swing. Ekde 1938 ĝis 1940 li estis en Egiptujo kun la bando de Herman Chittison. Post sia reveno en Parizo li faris sonregistraĵojn kun Dickie Wells kaj Teddy Hill.

Sekve de la eksplodo de la Dua Mondmilito Coleman devis reveni en Usonon; denove en Novjorko li muzikis en 1940 kun Benny Carter kaj Teddy Wilson kaj en 1941/42 kun Andy Kirk. Li surdiskigis kun Billie Holiday kaj en 1943 kun Lester Young kaj Coleman Hawkins. Plue li ludis kun Mary Lou Williams, en 1945 kun John Kirby en Kalifornio same kiel en la bandoj de Sy Oliver kaj Billy Kyle 1946/47.
En 1948 li reiris al Francujo, kie li restis ekde tiam. Kun propraj bandoj kaj aparte kunmetitaj ĉiustelularoj li ofte koncertvojaĝis en Eŭropo. Li ludis ekde meze de la 1950-aj jaroj en Pariza klubejo, kie li muzikis kun travojaĝantaj (kaj ekziliĝintaj) usonaj muzikistoj kiel Don Byas kaj Albert Nicholas, same kiel kun francoj kiel saksofonisto Guy Lafitte kaj Stéphane Grappelli. En 1961 li ludis kun la bandego de Count Basie en Antibes. En 1967 li surdiskigis kun Ben Webster en Londono (Ben Webster meets Bill Coleman ĉe Black Lion).

Lia membiografio „Trumpet Story“ aperis en 1981 en la franca (angle en 1991 ĉe Northeastern University Press). En tio li nomas rasismon kiel gravan kaŭzon por tio, ke li forlasis Usonon. En 1974 li ricevis la francan meritordenon Ordre national du Mérite. Laste li vivis en sudokcidenta Francio en Cadeillan (Gers). Ankoraŭ unu monaton antaŭ sia morto li ludis kun amikoj trumpeton, tamen pro sia kora malforto nur sidante. Siaj trumpeto kaj pluaj postlasaĵoj troviĝas en la ĵazmuzeo de la vilaĝo Marciac („Territoires du Jazz“), en kiu ankaŭ ekde 1978 ĉiu-aŭguste okazas fama ĵazfestivalo kun internaciaj muzikistoj. La fondinto de la festivalo Louis Guilhaumon, instruisto de la angla, invitis tiam la proksime loĝantajn Bill Coleman kaj Guy Lafitte, ludi tie.

Diskoj

  • Hangin´ Around (Topaz, 1929-43) kun Red Allen, J. C. Higginbotham, Dicky Wells, Joe Marsala, Coleman Hawkins, Oscar Pettiford, Stephane Grappelli, Shelly Manne
  • Bill Coleman 1936–1938 (Classics) kun Alix Combelle, Herman Chittison, Django Reinhardt, Lucien Simoens
  • Bill Coleman 1951–1952 (Classics) kun Dicky Wells, Guy Lafitte, Zutty Singleton
  • Bill Colreman 1952–1953 (Classics) kun Dicky Wells, Guy Lafitte, Benny Waters, Wallace Bishop
  • From Boogie to Funk (Emarcy, 1960) kun Quentin Jackson, Budd Johnson, Patti Bown, Buddy Catlett, Joe Harris
  • A Smooth One (Jasmine, 1967)
  • Bill Coleman Plus Four (Jazzology, 1977) kun Art Taylor
  • Americans Swinging in Paris – Bill Coleman Live (EMI, 1979)
  • Really I Do (Black & Blue, 1980) kun Guy Lafitte, Panama Francis

Fontoj

Portala ikonoPortalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bill Coleman » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3735562 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)