Bill Frisell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Frisell dum la Festivalo je Moers en 2010

William Richard „Bill“ Frisell (naskiĝis la 18-an de marto 1951 en Baltimore, Maryland) estas usona gitaristo. Oni plej ofte rigardas lin kiel ĵaz-muzikiston, sed dumpase de sia kariero li verkiszikosik ĝis la Nova Muziko. Li estis krom John Scofield kaj Pat Metheny unu el la plej famaj kaj renomaj gitaristoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj validas kiel unu el la plej individuaj kaj novigemaj gitaristoj.

Bill Frisell en 2007

Vivo

Bill Frisell lernis infanaĝa klarnetludon, antaŭ ol li transiris al gitaro. Per la muziko de Wes Montgomery li malkovris la ĵazon. Ĉe Konservatorio Berklee en Bostono lia kunstudento estis Pat Metheny. Li lernis i.a. de Jim Hall. Dum restado en Eŭropo li kontatiĝis kun ĵazproduktisto Manfred Eicher, kiu kunigis lin kun muzikistoj de sia diskeldonejo ECM, ekz. kun Jan Garbarek kaj Paul Motian. Kun Motian Frisell kunmuzikis ĝis ties morto en 2011 je multaj koncertoj kaj sondiskoj, ĉefe kun saksofonisto Joe Lovano. La muziko de tiu ci tempo estis stampita de delikata ŝveba sono.

La plej grandan parton de la 1980-aj jaroj Frisell vivis en Novjorko kaj aktivis en la tiea muzikmondeto de suda Manhatano. Li kunverkis tiutempe ofte kun John Zorn, inter alie kiel membro de la bando Naked City. Dum ĉi tiu fazo Frisell ankaŭ direktis propran triopon kun Kermit Driscoll (baso) kaj Joey Baron (frapinstrumentaro). Lia muziko evoluis tiutempe pli al kaptema, ĝuste per la kunlaboro de John Zorn ofte ankaŭ la „brua“ sono.

Kadre de la projekto Weird Nightmare: Meditations on Mingus de Hal Willner li kunverkis en 1992 kun Art Baron, Greg Cohen, Don Alias kaj Don Byron. Meze de la 1990-aj jaroj Frisell malfondis sian triopon kaj transloĝiĝis al Seattle, Vaŝingtonio. Li komencis enigi elementojn de usona popolmuziko en sian muzikon, ekde la jarmiloŝanĝigo li pliriĉigas sian muzikon per influoj el la brazila muziko kaj per elementoj de funko. Per tio li evoluis al klare plurstila muzikisto.

La muziko de Bill Frisell

Joe Lovano, Paul Motian kaj Bill Frisell dum koncerto en Romo

Aparta karakterizaĵo de la muziko de Bill Frisell estas lia individua sono, kiu en la 1990-aj jaroj ofte estis priskribita kiel „kanta“. Liplilarĝigis tamen pli kaj pli la sonan spektron de sia ludo, ankaŭ helpe de elektronikaj efektoj kiel resono aŭ specimenado. Intertempe li disponas pri klare larĝa reperturaro de esprimrimedoj sur sia instrumento, restas tamen ĉiam tuj rekonebla. John Scofield, kiu nomis lin unu el liaj favorataj gitaristoj, opiniis pri tio: "Li transigas la gitaron. Li regas, kion li faras – emocia kaj lirika muzikisto."[1]

Frisell kunverkis ekde la 1990-aj jaroj kun multaj muzikistoj el la ĵaza kaj popularmuzika fakoj, ekz. kun Dave Douglas, Don Byron, Joe Lovano, Paul Motian, Elvis Costello kaj Burt Bacharach, publikigante multajn sonregistraĵojn. Meze de la 1990-aj jaroj li surbendigis ankaŭ filmmuzikojn por silentfilmoj de Buster Keaton. En la jaro 2004 li verkis diskon inspiritan de la pentraĵoj de la germana artisto Gerhard Richter. Frisell kontribuis originalan muzikon por pluraj filmoj, inter ili „Das Millionen Dollar Hotel“ de Wim Wenders, por du filmoj de Gus Van Sant, „Finding Forrester!“ kaj por lia reverkaĵo „Psycho“, por „American Hollow“ de Rory Kennedy, por HBO-dokumentaĵo pri familio el la Apalaĉaj Montoj, por radioelsendo pri la homa genaro kun la titolo „The DNA Files“ kaj du animaciaj filmoj de desegnisto Gary Larson („Tales from the Far Side I & II“).

Por la internacia muzikfestivalo Ruhrtriennale Frisell prizorgis inter 2003 kaj 2005 la serion Century of Song, por kiu li verkis ekskluzivajn koncertojn kun Suzanne Vega, Rickie Lee Jones, Vic Chesnutt, Loudon Wainwright la tria, Van Dyke Parks, Chip Taylor, Marc Ribot, Vinicius Cantuária, Ron Sexsmith, Elvis Costello kaj aliaj kantverkistoj.

En 2005 Frisell ricevis por sia albumo „Unspeakable“ Gremion por la „ĵazalbumo de la jaro“.

Referencoj

  1. Komp. Martin Kunzler: Jazz Lexikon. Rowohlt Verlag, Reinbek ĉe Hamburgo, 1988, p. 385

Eksteraj ligiloj