Bill Joy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bill JOY

William JOY [ĝoj] (naskiĝis 8-an de novembro 1954) estas usona komputilisto, unuafoje de Berkeley kaj poste de Sun Microsystems (1982-2003). Li naskiĝis en Detroit, Miŝigano.

Kiel knabo, Joy estis tre inteligenta (li legis kiam li havis tri jarojn) kaj scivolema, plena de demandoj, sed li ne havis multajn amikojn kaj lia familio ne estis riĉa. Li ŝatis sciencfikcion (Heinlein, Asimov kaj Star Trek, ktp), sciencon kaj teknologion (radio, teleskopo). Li ŝategis matematikon kaj, kiam li renkontis la komputilon, ĝi ŝajnis al li mirinda kaj superreva: maŝino al kiu oni povas demandi matematike kaj ricevi respondon!

Ĉe universitato, li lernis pri matematiko kaj elektra inĝenierado, sed lia vera mao estis komputiko kaj programado. Kiel marmoro kaj skulpto estis al Mikaelanĝelo, tiel komputilo kaj kodo estis al Joy. Li ofte programis tra la nokton por liberigi tion, kio estis en la animo de la komputilo. Li verkis programojn por la minikomputiloj VAX kaj la PDP-11, por si mem kaj por aliaj uzantoj: vi, csh k.s. El tiu semo kreskis la nova Unikso de Berkeley: BSD.

Ĉe Berkeley li estis aŭtoro de la uniksaj programoj csh kaj vi kaj, kune kun Chuck Halley, estas kreinto de BSD.

En 1982 li aliĝis al la firmao Sun, ĵus fondita de liaj amikoj Andreas Bechtolsheim, Vinod Khosla kaj Scott McNEALY. Tie li estas la ĉefsciencisto kaj partoprenis en la disvolvigo de NFS, SunOS, Solaris, SPARC, picoJava, MJAC, UltraSparc, Ĝavo, Jini kaj ĴTA. Li estas la inventisto de NFS kaj kuninventis la arkitekturon de la SPARC. Li gvidis la teknologian strategion de Sun.

Kvankam li estas alta teknologiisto, en 2000 Joy fariĝis profeto kaj verkis la artikolon "Kial la estonteco ne bezonas nin", kiu avertas pri la profunda danĝero de la reproduktantaj teknologioj de nanoteknologio, robotiko kaj genetiko.

Joy rigardas sin ne kiel komputika sciencisto -- esploristo pri la veroj de komputiko -- sed komputika arkitekto, kiu utilas la komputilon por fari solvon en respondo al homa bezono.

De infaneco, Joy rigardis la estontecon kiel en Asimov kaj Star Trek: estonteco feliĉa sub la superrego de homoj. Sed nun lia vizio estas malluma kaj faŭsta: estonteco apokalipsa sub la supperego de robotoj, sub maŝinoj inteligentaj kaj memreproduktantaj -- ia stana biologio kiu spiralos super la rego de homoj.

Joy diris, Mi eble laboras por krei la ilojn, kiuj ebligos la konstruon de la teknologio, kiu eble anstataŭos nian specion.

Joy estis ĉefa rolanto en la realigo de la Leĝo de Moore dum la pasintaj du jardekoj. Sed iuj kredas ke nun, pro la sama leĝo, la apokalipso nanoteknologia eble baldaŭ alvenos en la 2030-aj jaroj kaj ke niaj robotoj venkos nin.