Bill Mak
Bill Mak | |
---|---|
Bill Mak en 2001 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1973 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉina • japana • angla • sanskrito |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio • Kanado |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • lingvisto • religiosciencisto |
TTT | |
Retejo | http://www.billmak.com |
Bill M. Mak, naskiĝinta en 1973, estas ĉindevena fakulo pri budhismo kaj esperantisto, kiu pasigis sian infanaĝon en Kanado, sed poste vivis en Honkongo. Studocele reveninta al Kanado, li ricevis bakalaŭran gradon en la universitato McGill en Montrealo kaj dum tiu tempo ekde la jaro 1995 estis estrarano de Junularo Esperantista Kanada. Poste li retranslokiĝis al Azio, doktoriĝis en la universitato de Pekino kaj sekve laboris kiel asista profesoro en la instituto pri budhismaj studoj en la universitato de Honkongo. Antaŭ kaj dum aŭgusto 2000 li gvidis la organizan teamon de la IJK 2000 en Honkongo kaj post somero 2000 dum pli ol jaro vivis en Penango, Malajzio, dum formale li tenis sian postenon en la honkonga universitato. Fine de la 2000-aj jaroj li vokiĝis al la universitato de Kioto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (angle, parte ankau ĉine, esperante kaj aliaj lingvoj)
- "My Journey as a Buddhist", aŭtobiografia anglalingva prezento pr ilia proksimiĝo al budhismo (arkivigite)
- Bill Mak estis inter la plej klaraj kritikintoj de la en decembro 2011 surprize publikigita decido ne okazigi la IJK-n 2012 en Japanio (jen citita en Libera Folio fine de decembro 2011)