Bill Russo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Joseph „Bill“ Russo, Jr. (* 25-an de junio 1928 en Ĉikago, Ilinojso; † 11-an de januaro 2003 samloke) estis usona ĵazmuzikisto (trombono, piano), komponisto kaj aranĝisto.

Inter 1943 ĝis 1947 li lernis muzikon ĉe Lennie Tristano. Komence li luis en ensembloj de Billie Rogers kaj Clyde McCoy, antaŭ ol li fondis en 1947 la ensemblon Experiments in Jazz. Inter 1950 kaj 1955 li laboris kiel trombonisto kaj aranĝisto por Stan Kenton, kies sonon li tiufaze decide kunstampis, ekz. je la disko New Concepts of Artistry in Rhythm el 1952. En 1955 li laboris en Eŭropo kun propra kvinopo, all iu apartenis Hans Koller kaj Kurt Edelhagen. Ekde meze de la 1950-aj jaroj Russo pli kaj pli laboris kiel muzikinstruisto, komence ĉe Lenox School of Jazz, ekde 1959 ĝis 1961 ĉe Manhattan School of Music. Krome li muzikis kun lokaj grupoj, antaŭ ol li en 1958 formis grandan orkestron.

Ekde la fruaj 1960-aj jaroj Russo koncentriĝis pri komponado de simfoniaj verkoj, operoj kaj baletmuzikoj. Je tio ekestis projektoj kun Leonard Bernstein, Yehudi Menuhin, Duke Ellington kaj Dizzy Gillespie. Kiel komponisto li uzis la eblecojn de la tria fluo kaj uzis klasikajn teknikojn (ekz. kontrapunkton, transprenadon de grandaj formmodeloj) kaj stilerojn de ĵazo en verkoj de klasika muziko. En 1965 li estris ĉe Columbia College je Ĉikago la Programon de Nuntempa Usona Muziko, fondante je tio la Chicago Jazz Ensemble, kiu ekzistis komence ĝis 1968 kaj revivis en 1991.

Ligoj kaj fonto