Billie Holiday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billie Holiday
Persona informo
Billie Holiday
Naskonomo Eleanora Fagan
Naskiĝo 7-an de aprilo 1915 (1915-04-07)
en Filadelfio
Morto 17-an de julio 1959 (1959-07-17) (44-jaraĝa)
en Metropolitan Hospital Center
Mortis per cirozo vd
Tombo Saint Raymonds Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko HarlemoBaltimoreNovjorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Billie Holiday
Familio
Patro Clarence Holiday vd
Edz(in)o Joe Guy • nekonata valoro vd
Profesio
Alia nomo Lady Day • Billie Holiday vd
Okupo aktorokantoverkistoaŭtorokantaŭtoro • jazz singer • komponisto • aŭtobiografo • muzikisto vd
Aktiva dum 1933– vd
Verkado
Verkoj God Bless the Child vd
En TTT Oficiala retejo vd
Billie Holiday
Bazaj informoj
Naskonomo Eleanora Fagan
Alie nomata Lady Day
Deveno Usono Baltimore, Maryland
Ĝenroj Baladoj
Ĵazo
Svingo
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1933–1959
Eldoninto Columbia (1933–1942, 1958)
Commodore (1939, 1944)
Decca (1944–1950)
Verve (1952–1959)
Parencaj
temoj
Erykah Badu
Retejo Billie Holiday
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Billie HOLIDAY [bi'li ha'lidej] (7a de aprilo, 191519a de julio, 1959) estis usona ĵazkantistino, konsiderata de iuj homoj la plej bona el la 20a jarcento. Ŝi floris dum 1935-1955 en Novjorko kaj eĉ hodiaŭ influas kantistinojn. Ŝi kantis el la koro en stilo tre honesta, persona, emocia kaj, iafoje, aŭtobiografia. Ŝi kantis Strange Fruit, God Bless the Child, My Man, inter multaj aliaj.

Ŝi naskiĝis kiel Eleanora FAGAN. Lady Day ("Damo Tago") estis ŝia kromnomo. Ŝi kantis kun blanka gardenio en la hararo. En 1930 ŝi komencis kanti en kluboj. En 1933 ŝi estis eltrovita de John Hammond de Columbia Records.

Ŝi precipe estis influita de Louis Armstrong kaj Bessie Smith. Inter aliaj, ŝi kantis kun Teddy Wilson, Benny Goodman, Count Basie, Lester Young, kaj Artie Shaw

Ŝi verkis aŭtobiografion, Lady Sings the Blues, kiu poste estis realigita kiel filmo, en kiu Diana Ross rolis kiel Billie Holiday. Holiday aperis en la filmo New Orleans.

En sia vivo, ŝi estis sklavigita de heroino kaj estis batita de siaj amorantoj. Ankaŭ ŝi neniam ricevis la tantiemon por ŝiaj kanzonoj. Ŝi mortis la 17an de julio 1959 pro mortiga dozo de heroino.

La memoro de Holiday estas daŭre granda influo sur la kulturo de populara muziko. La rokgrupo U2 diris pri ŝi:

Damo Tago de diamantaj okuloj,
Ŝi vidas la veron malantaŭ la mensogoj.

- U2

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Billie Holiday Sings (1952)
  • An Evening with Billie Holiday (1952)
  • Billie Holiday (1954)
  • Music for Torching (1955)
  • Velvet Mood (1956)
  • Lady Sings the Blues (1956)
  • Body and Soul (1957)
  • Songs for Distingué Lovers (1957)
  • Stay with Me (1958)
  • All or Nothing at All (1958)
  • Lady in Satin (1958)
  • Last Recording (1959)