Billy Strayhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Billy Strayhorn je la 14-a de aŭgusto 1958. Foto de Carl van Vechten

William „Billy“ Strayhorn (naskiĝis la 29-an de novembro 1915 en Dayton, Ohio; mortis la 31-an de majo 1967 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Billy Strayhorn ludis pianon jam infanaĝe ĉe sia avino Elizabeth Craig Strayhorn, kiu loĝis en Hillsborough. Mallonge, post kiam lia familio estis transloĝiginta al Pittsburgh en Pensilvanio, li sekvis pianlecionojn de Charlotte Catlin. Krome li kunludis en la gimnazia bando. Strayhorn studis en Pittsburgh klasikan muzikon.

Billy Strayhorn verkis ekde 1939 ĝis sia morto kiel membro, muzikaranĝisto kaj komponisto en la orkestro de Duke Ellington. Strayhorn havis klasikan edukon kaj ludis pianon. Li pliriĉigis la ĵazon per instrumentaj aranĝoj, ĝis tiam nur malofte troveblaj en ĵazo. Per tio li validas kiel unu el la plej gravaj aranĝistoj de ĵazo.

Billy Strayhorn inter 1946 kaj 1948 en Novjorko. Foto de William P. Gottlieb

Ellington kaj Strayhorn estis dumvive ligitaj per intima amikeco. Foje Strayhorn transprenis je sonregistradoj eĉ la pianistan partion de Ellington. Famas ankaŭ la duopaĵoj de Strayhorn kaj Ellington ĉe la piano. Ekzemple eĉ nuntempe Tonk estas sprita, moderna kaj tre dinamika peco, kiun la du ree kaj ree ludadis.

Strayhorn stampis esence la sonon de la elingtona orkestro. Ekzemple la kompozicio, teksto kaj aranĝo de la plej fama peco kaj la rekonmelodio de la bandego Take the A-Train devenas ne – kiel ofte missupozate – de Ellington, sed de Strayhorn. Aliaj konataj komponaĵoj de Strayhorn estas Chelsea Bridge kaj Lush Life. Foje li ankaŭ estis aŭdebla kiel pianisto ĉe Ellington (Blues in Orbit) kaj publikigis krome plurajn sondiskojn je propra nomo. Tuj post lia morto Duke Ellington Orchestra verkis la omaĝan muzikalbumon ...And His Mother Called Him Bill. Ĝi enhavas la lastan komponaĵon "Blood Count" de Strayhorn, kortuŝe interpretate de Johnny Hodges.

Estas nur malmulte konata, ke Billy Strayhorn estis malkaŝe samseksema. Li tamen – en epoko kaj socio ĉirilate maltoleremaj – persone preskaŭ ne paŝis en la lumon de la publikeco, sed restis plejparte en la ombro de Duke Ellingtons.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington, Genius des Jazz, Hannibal, Vieno, 1989, Knaur Taschenbuch 1990 (anglalingva originalo: „Duke Ellington“, Oxford University Press 1987)
  • David Hajdu: Lush Life: A Biography of Billy Strayhorn, Farrar, Straus, Giroŭ, Novjorko 1996. ISBN 0-374-19438-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko