Billy Waldon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billy Waldon
Persona informo
Aliaj nomoj Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah
Naskiĝo 3-an de januaro 1952 (1952-01-03) (72-jaraĝa)
en Tahlequah
Lingvoj ĈerokaanglaEsperantohispana
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto • lingvokreinto
vdr

Billy Ray Waldon (naskiĝis la 3-an de januaro 1952 en Tahlequah, Oklahomo), nomata ankaŭ Billy Joe Waldon, kaj pli konata laŭ lia indiĝena nomo Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah (ĉeroke ᏅᏙᎯᏯᏓ ᎢᏕᎮᏍᏗ ᏎᏉᏯ) aŭ ĝia esperantigo Noiĉjo Sekvojo, estas usona indiĝena aktivisto, esperantisto kaj planlingvisto. En 1991 li estis kondamnita al mortpuno por serio de perfortaj krimoj, okazintaj en Usonaj subŝtatoj Oklahomo kaj Kalifornio. Lia kondamno estas nuligita je la 23-a de januaro 2023, kaj supozeble estos nova procezo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas kvarona ĉeroko. En 1981, li vojaĝis al Eŭropo, kie li prezentiĝis kiel indiano kaj prelegis ĉe diversaj Esperanto-asocioj.

La 23-an de aprilo 1986, la usona polica institucio FBI metis lin sur la liston de la plej serĉataj krimuloj, pro kelkaj murdoj kaj raboj faritaj de iu(j) fine de 1985. La 16-an de junio 1986 Waldon estis arestita.

En 1991, li publikigis la planlingvan projekton Poliespo. En broŝuro pri la projekto, li rakontas iomete ankaŭ pri sia sorto kaj asertas, ke li estas senkulpa. Laŭ li, la FBI ŝatas nek Esperanton nek indianojn, kaj mem metis kelkajn pruvilojn en lian aŭton por povi aresti lin.

En 1992, li estis kondamnita al morto. Li nun vivas en malliberejo en San Quentin, Kalifornio.

Je la 23-a de januaro 2023 la mortkondamno de Sekvojo kaj la tuta procezo kontraŭ li estis nuligitaj pro proceduraj malĝustaĵoj, kaj la usona subŝtato Kalifornio konsentis doni al li novan juĝon.[1][2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sequoyah, Nywtohiyada Idehesdi: La fundamento de Poliespo (lingvoprojekto surbaze de Esperanto kaj la ĉeroka lingvo) de Billy Waldon. - Usono: Waldon, 1991. - 50 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.