Bilovarci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Bilovarci ukraine Біловарці hungare Kiskirva estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv.

Bazaj informoj

Situo

Bilovarci situas laŭ rojo.

Historio

La unua mencio okazis en 1373 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Beelwara". Baldaŭe la kampoj apartenis al familio Kirvai, tial la loknomo ŝanĝiĝis al Granda kaj Malgranda -kirva (hungare Nagy kaj Kis-kirva). En 1910 vivis en Kiskirva 718 loĝantoj (583 rutenoj, 132 germanoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Taracköz, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Vilĥivci. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj