Bilten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bilten (stacidomo).
Bilten
Blazono de Bilten
Preĝejo de Bilten
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 9′ 4″ N 9° 1′ 13″ O / 47.15111 °N, 9.02028 °O / 47.15111; 9.02028 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 4″ N 9° 1′ 13″ O / 47.15111 °N, 9.02028 °O / 47.15111; 9.02028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1988
Areo 15,86 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8865
Mapo de Bilten
vdr

Bilten estis ĝis la 31-a decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1988 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Bilten estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bilten estis la plej norda komunumo de Kantono Glaruso. Ĝi situas en la Linth-Ebenaĵo ĉe la sudokcidenta bordo de la Linth-Kanalo. La iama komunumo konsistas el la partoj Oberbilten, Rufi kaj Unterbilten. La plej alta punkto de la Bilten estas la monto Planggenstock, kies kulmino havas altecon de 1675 m s.m.

Najbaraj komunumoj antaŭ la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bilten limis en nordo al Benken (SG), en oriento al Schänis (SG), en sudo al Niederurnen, en sudokcidento al Schübelbach (SZ), kaj en nordokcidento al Reichenburg (SZ).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bilten disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ziegelbrücke al Zuriko, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S2 de la Zurika Trafikunio. Krome la loko estas servata de la Glarusa Busentrepreno, kies koncesion posedas la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Tra la komunuma teritorio paralela al Linth-Kanalo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu Bilten disponas pri propra alveturejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bilten datiĝas el la jaro 1050 kiel Billitun.[1] Kiel Bilitun la nomo aperas en la jaro 1091 en donacdokumento de la grafo Arnoldo de Lencburgo al la Monaĥejo Schänis.[2] En la jaro 1607 estis konstruita la preĝejo.

Ĝis la fino de la Linthkorekto en la jaro 1816 Bilten estis regule inundita de Linth, kies brakoj inter la Valenlago kaj la Lago de Zuriko regule serĉis novajn vojojn. Post la kanaligo de la vilaĝa rojo en la jaro 1887 la vilaĝo povis evolui, ĉar la oftaj inundoj ĉesis.

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden estos kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: *Karin Marti-Weissenbach: Bilten en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-29)
  2. Fonto: Alineo pri historio en la artikolo pri Bilten en la germanlingva vikipedio]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]