Librobindado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bindaĵo)
Tradicia librobindisto dum sia laboro
Nomoj de unuopaj partoj de librobindaĵo.

Librobindado estas la procedo por fizike kunigi la presitajn libropaĝojn al fina formo de libro. La procedo konsistas el kunigo de la folioj aŭ de pluraj foliofaskoj per kudrado aŭ gluado, kaj per aldono de librokovrilo. Sekve temas pri la lasta paŝo de libroproduktado. Kutime la termino aplikiĝas al produktado de rigidkovrila libro, bindata metilabore aŭ industrie, kvankam fakte ankaŭ la industria kunmeto de poŝlibro iusence estas librobindado.

Libro konsistas el multaj materialoj, ĝi devas esti movebla sed ankaŭ stabila. Dum la produktado ĝi trairas diversajn procedojn, la unuopajn partojn oni ofte produktas aparte kaj poste kunmetas ilin.

Por ke ĝi kontentigu ĉiujn postulojn, moderne bindita libro konsistas el multaj unuopaj partoj: ĉirkaŭ la paĝobloko, la ĉefa enhavoparto, troviĝas la ŝirmopaĝo – unu je la supra kaj alia je la malsupra parto de la paĝobloko. Ambaŭ estas ligitaj per gazobendo kaj gluo kun la librodorso kaj pere de la ŝirmopaĝo al la librokovrilo. Ĉirkaŭ la librokovrilo metiĝas la kovromaterialo. Kune ĉi tiuj elementoj konsistigas la librokovrilon. La eksteren moveblaj elementoj nomiĝas kovriloj – por binditaj libroj rigidaj kovriloj (vidu Rigidkovrila libro), kaj fine oni protektas la librokovrilon per jaketo.

La tri eĝoj de la librokovrilo servantaj por malfermi la libron nomiĝas supra, antaŭa aŭ suba facoj. La kolora bendo supre kaj sube de la librodorso nomiĝas borderbendo. La paĝrubando por retrovi la paĝon dum legado estas fiksita je la supra parto de la librodorso.