Biodiverseco-varmpunkto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Biodiverseco-varmpunkto estas biogeografia regiono kun signifika rezervujo de biodiverseco kiu estas perhome endanĝerigita.

La concepto de biodiverseco-varmpunkto estis lanĉita de la naturprotektisto Norman Myers en du artikoloj en The Environmentalist [1] [2], reviziita post ĝisfunda analizo far Myers kaj aliuloj en “Varmpunktoj : Biologie plej Riĉaj kaj plej Minacaj Tersupraĵaj Ekoregionoj” [3].

Por konformiĝi kiel biodiverseco-varmpunkto laŭ la Myers-eldono de la jaro 2000 de la varmpunkta mapo, regiono devas respondi al du striktaj kriterioj : ĝi devas ampleksi almenaŭ 0.5% aŭ 1 500 speciojn de vaskulaj plantoj kiel endemiismoj, kaj ĝi devas esti perdinta almenaŭ 70% de sia primara vegetaĵaro[4]. Tra la mondo, almenaŭ por 25 areoj validas tiu ĉi difino, kun naŭ aliaj eblaj kandidatoj. Tiuj ejoj subtenas kvazaŭ 60% de la specioj de plantoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj en la mondo, kun alta proporcio de endemiaj specioj.

Enhavo

[redakti] Biodiverseco-varmpunktaj iniciatoj

Nur eta pocento de la totala tersupraĵa areo ene de biodiverseco-varmpunktoj nuntempe estas protektita. Diversmaniere kaj multmaniere pluraj internaciaj organizaĵoj estas agantaj por konservi biodiverseco-varmpunktojn.

  • Kriz-Ekosistema Partnerec-Fundo ( angle : Critical Ecosystem Partnership Fund, CEPF ) estas tutmonda programo kiu provizas per fondusoj kaj teknika asistado por ne-registaraj organizaĵoj kaj aliaj privat-sektoraj partneroj por protekti biodiverseco-varmpunktojn. CEPF estas subteninta pli ol 1 000 civilajn societajn grupojn kiuj loke agas por konservi biodiverseco-varmpunktojn en Afriko, Azio, kaj Latin-Ameriko. CEPF estas komuna iniciato de Monda Medio Faciligo ( angle : Global Environment Facility ), Fonduso John D. kaj Catherine T. MacArthur, Franca Agentejo pri Disvolviĝo ( france : Agence Française de Développement ), Japana Financa Ministerio, Naturprotekto Internacie kaj Monda Banko[5].
  • Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International, CI ) aplikas renovigojn en scienco, ekonomio, politiko kaj komunuma partoprenado por protekti la plej biodivercec-riĉajn regionojn de la mondo, inkluzive : biodivercec-varmpunktojn, alt-biodivercecajn sovaĵejojn kaj gravajn marajn regionojn. Naturprotekto Internacie aktivas en pli ol 40 landoj el kvar kontinentoj, kun centra oficejo apud Vaŝingtono [6].
  • Monda Natur-Fonduso ( angle : World Wildlife Fund, WWF ) estas disvolvinta tipologion nomata Tutmondaj 200-ekoregionoj, kiu emas elekti prioritatajn ekoregionojn por naturprotekto ene de 14 tersupraĵaj, 3 dolĉakvaj, kaj 4 maraj biomoj. Tiuj estas elektitaj kaŭze de ilia specioriĉeco, endemiismo, klada unikeco, nekutimaj ekologiaj aŭ evoluciaj fenomenoj, kaj monda malofteco. Ĉiuj biodiversec-varmpunkoj entenas almenaŭ unu Tutmondaj 200-ekoregionon.
  • Birda Vivo Internacie ( angle : BirdLife International ) estas identiginta 218 Endemibirdajn areojn ( EBAjn ) ĉiu el ili entenante du aŭ pli da birdoj trovataj nenie ajn aliloke. Birda Vivo Internacie identigis pli ol 11 000 EBAjn tra la mondo.
  • Planta Vivo Internacie ( angle : Plantlife International ) kunordigas plurajn projektojn tra la mondo celate identigon de Gravaj Plantaj Areoj ( angle : Important Plant Areas ).
  • Ligo por Neniu Formorto ( angle : Alliance for Zero Extinction ) estas iniciato de multaj sciencaj organizaĵoj kaj naturprotektistaj grupoj kiuj kunlaboras por enfokusigi la plej endanĝerigitajn endemiajn speciojn en la mondo. Ili identigis 595 ejojn, inkluzive multe da Endemibirdaj Areoj.
  • Nacia Geografia Societo ( angle : National Geographic Society ) estas preparinta Mondan Mapon de biodiverseco-varmpunktoj kaj biodiverseco-varmpunktajn donitaĵojn inkluzive detalojn de la individue endanĝerigita faŭno en ĉiu varmpunkto, kiu estas disponebla danke al Naturprotekto Internacie[7].

Ĉiuj tiuj iniciatoj estas bazitaj sur sciencaj kaj kvantecaj esploroj.

[redakti] Biodiverseco-varmpunktoj laŭ regiono

Situo de la biodiverseco-varmpunktoj.
  1. Tropikaj Andoj
  2. Centrameriko
  3. Karibujo
  4. Atlantika arbaro
  5. Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj ( Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Peruo )
  6. Cerado
  7. Valdiviaj moderaj pluvarbaroj ( Ĉilio )
  8. Kalifornia Flaŭra Provinco
  9. Ekoregionoj de Madagaskaro
  10. Orientafrikaj marbordaj arbaroj
  11. Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko
  12. Kabolanda Flaŭra Regiono
  13. Sukulenta Karuo
  14. Mediteranea regiono
  15. Kaŭkazio
  16. Sunda Lando
  17. Wallacea
  18. Filipinaj humidaj arbaroj
  19. Hindoĉina biodiverseco-varmpunkto
  20. Sudokcident-ĉinaj Montaroj
  21. Okcidentaj Ghatoj kaj Srilanko
  22. Sudokcidenta Aŭstralio
  23. Vanuatuaj pluvarbaroj
  24. Ekoregionoj de Nov-Zelando
  25. Pacifika ekozono
  26. Madreaj pinaroj-kverkaroj ( Meksiko, Usono )
  27. Varmpunkto de Maputalando-Pondolando-Albany
  28. Orienta afromontana regiono
  29. Korno de Afriko
  30. Iran-Anatolia varmpunkto
  31. Centraziaj Montaroj
  32. Varmpunkto de Orienta Himalajo
  33. Ekoregionoj de Japanujo
  34. Orient-melaneziaj Insuloj

[redakti] Kritikoj pri biodiverseco-varmpunktoj

La alta profilo de biodiverseo-varmpunkta aliro rezultigis konsiderindan kritikon. Publikaĵoj kiel Kareiva & Marvier 2003 [8] estas argumentintaj ke biodiverseco-varmpunktoj :

  • Ne adekvate reprezentas aliajn formojn de specia riĉeco ( ekzemple totala specia riĉeco aŭ minacata specia riĉeco ).
  • Ne adekvate reprezentas kladojn, aliajn ol vaskulajn plantojn ( ekzemple vertebruloj, aŭ fungoj ).
  • Ne protektas pli etskalajn riĉeco-varmpunktojn.
  • Ne permesas ŝanĝojn de teruzadaj modeloj. Varmpunktoj reprezentas regionojn kiuj trapasis konsiderindan habitatodetruon, sed tio ne signifas ke ili nuntempe ankoraŭ trapasas tian perdon. Kontraŭe regionoj kiuj estas relative sendifektaj ( ekzemple Amazonio ) estas perdintaj relative malmulte da tero, sed nuntempe perdis ĝin gigantskale.
  • Ne protektas ekosistemajn servojn.
  • Ne konsideras kladogenetikan diversecon.

Freŝdata serio de publikaĵoj almontris ke biodiverco-varmpunktoj ( kaj multaj aliaj prioritataj regionoj sistemoj ) ne atentas pri la koncepto de kosto [9]. La celo de biodiverso-varmpunktoj ne simple estas identigi la regionojn kiuj biodiversece altvaloras, sed decidi pri naturprotektaj kostoj. La identigitaj regionoj inkluzivas industrilandajn regionojn ( ekzemple la Kalifornia Flaŭra Provinco ), flanke de regionoj en la evolulandoj ( ekzemple Madagaskaro). La kosto de tereno emas varii inter tiuj regionoj en la ordo de grando de multoblo, sed la biodiverseco-varmpunktoj ne konsideras la gravecon de tiu diferenco.

[redakti] Referencoj

  1. Myers, N. 1988 : The Environmentalist, 8, 187-208.
  2. Myers, N. 1990 : The Environmentalist, 10, 243-256.
  3. Russell A. Mittermeier, Norman Myers and Cristina Goettsch Mittermeier 2000 : Hotspots : Earth's Biologically Richest and Most Endangered Terrestrial Ecoregions, Conservation International, ISBN 978-968-6397-58-1 angle
  4. Myers, N. et al. 2000 : Nature, 403, 853–858. angle
  5. The Critical Ecosystem Partnership FundOfficial website angle
  6. About Conservation International, elŝutita 10/1/2007CI's Mission
  7. Conservation International (2007) BIODIVERSITY HOTSPOTS Resources angle
  8. Kareiva, P. and M. Marvier 2003 : Conserving Biodiversity Coldspots, American Scientist, 91, 344-351. angle
  9. Possingham, H. and K. Wilson 2005 : Turning up the heat on hotspots, Nature, 436, 919-920. angle

[redakti] Bibliografio

  • Myers, Norman, 1990 : The biodiversity challenge: expanded hotspots analysis, The Environmentalist, 10 (4), 243– 256. angle
  • Myers, N., R. A. Mittermeier, C. G. Mittermeier, G. A. B. da Fonseca, and J. Kent. 2000 : Biodiversity hotspots for conservation priorities, Nature, 403:853-858. angle

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj