Bioenergia analizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ATENTU: Bioenergio (kiel analiza terapio) ne konfuzendas kun la termino "bioenergio" uzata en la fakoj biokemio kaj biologio.

La bioenergia analizo (angle Bioenergetic Analysis, germane Bioenergetische AnalyseBioenergetik[1]) estas psikoterapia metodo ekde la jaro 1947 evoluigita de Alexander Lowen, kuracisto kaj sporta instruisto [2]. Temas pri diversaj metodoj per kiuj homoj per siaj manoj kaj menso, sen aŭ per kontakto, influas la mensan kaj fizikan sanstaton de la homoj[3].

Alexander Lowen unue estis paciento, kaj poste lernanto de Wilhelm Reich. La termino de "energio" laŭ Wilhelm Reich ne nur ampleksas tion, kio difinatas en fizikokemio, sed pere de lia interpreto de la energiaj korpo-animo-konceptoj de Sigmund Freud kaj la termino "élan vital" de Henri Bergson venas al integrita teorio de funkcia unueco de korpo, animo kaj kosmo.

Bazoj[redakti | redakti fonton]

La Bioenergia Analizo baziĝas sur eroj de la psikoanalizo laŭ Sigmund Freud kaj de la "karaktera analizo" laŭ Wilhelm Reich, sed ankaŭ sur propraj perceptoj kaj esploroj de Alexander Lowen. Wilhelm Reich en sia verko "karaktera analizo" (germane Charakteranalyse)[4] "dum la ekzameno de la diferencigo de karakteraj tipoj baziĝas sur la koncepto, ke la karaktero ja laŭ sia baza funkcio estas protektilo kontraŭ la ekscitigoj el la ekstera mondo kaj kontraŭ la internaj nekonsciaj instinktoj, sed ke la ekstera formo, en kiu prezentiĝas tiu protekto, difiniĝas laŭ la historia epoko". Laŭ Lowen, la korpaj analogioj de animaj procesoj kaj en la trovo de diagnozo kaj en terapia ago utiligeblas kadre de lia korpopsikoterapia metodo. Psika traŭmato (vundiĝo) esprimiĝas en tiel nomata "korpa karapaco", kies ekzameno kaj analizo (la body reading aŭ "legado de la korpo") laŭ Lowen videbligas karakterajn strukturojn de la observato. Komune kun John Pierrakos kaj William Walling, du psikoterapiistoj same edukitaj fare de Wilhelm Reich, Alexander Lowen dum la jaro 1956 fondis "Instituton pri Bioenergia Analizo" (angle Institute for Bioenergetic Analysis) en Novjorko. Pluraj aliaj terapiistoj sen koresponda eduko kaj sen ligo al Alexander Lowen poste kopiis erojn de la koncepto sub parte similaj titoloj, sed tute ne ligatas.

La de Alexander Lowen priskribitaj "karakteraj strukturoj" baziĝas sur lia fenomenologia tipologio kaj sur konceptoj de Wilhelm Reich. La terminaro en si estas logika pensaro, sed uzas terminojn en parte tute alia maniero ol la moderna psikologio kaj tial ne gvidu al miskomprenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Lowen: Bioenergetik. Therapie der Seele durch Arbeit mit dem Körper (germane: "Bioenergia Analizo. Terapio de la animo tra laboro pri la korpo"). Eldonejo Rororo 7233.1982, ISBN 3-499-17233-X
  2. Alexander Lowen: Körperausdruck und Persönlichkeit. Grundlagen und Praxis der Bioenergetik (same germane: "Korpa esprimo kaj personeco. Bazoj kaj praktiko de la Bioenergia Analizo). Munkeno: eldonejo Kösel 1981
  3. (eo) Ankica Tiŝljar, Mezurebla bioenergio, naturkuracado, n-ro 9, p. 21, revuo de INA
  4. Wilhelm Reich: Charakteranalyse (germane: "karaktera analizo"). Kolonjo: Eldonejo Kiepenheuer & Witsch 1989. p. 256

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]