Biogradsko
El Vikipedio
| Biogradsko | |
|---|---|
| Situo | Kolašin, norda Montenegro |
| Speco de la lago | glacia lago |
| Ĉefaj fontoj | Rivero Biograd |
| Ĉefaj elfluoj | Jezerstica |
| Maksimuma longo | 870 m |
| Maksimuma larĝo | 261 m |
| Surfaca areo | 228500 m² |
| Averaĝa profundo | 4,5 m |
| Maksimuma profundo | 12,1 m |
| Surfaca alto | 1094 m |
Biogradsko (montenegre: Biogradsko jezero) estas lago en municipo Kolašin, en norda Montenegro. Ĝi estas glacia lago, situanta sur monto Bjelasica, en nacia parko Biogradska Gora.
Biograd situas en la koro de nacia parko Biogradska Gora, sur alto de 1094 m. Ĝi estas la plej granda kaj plej alloga lago el 7 glaciaj lagoj de la nacia parko. Ĝi havas areon de 228.500 m² kaj averaĝan profundon de 4,5 m.
La maksimuma profundo estas 12,1 m. La lago estas 870 m longa kaj 261 m larĝa. Ĝi estas plenigata de rivero Biograd, konstanta alfluanto, kaj de kelkaj torentoj. Ĝia elfluo estas Jezerstica.