Biosfero 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biosfero 2
artificial biosphere
Komenco 1991 vd
Geografia situo 32° 34′ 44″ N, 110° 51′ 2″ U (mapo)32.578777777778-110.85059444444Koordinatoj: 32° 34′ 44″ N, 110° 51′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Arizono
Biosfero 2 (Arizono)
Biosfero 2 (Arizono)
DEC
Biosfero 2
Biosfero 2
Lokigo de Arizono en Usono
Map
Biosfero 2
Posedata de Universitato de Arizono • Space Biosphere Ventures vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Biosfero 2 interne

Biosfero 2 (angle: Biosphere 2) estis eksperimento, kiu celis establon de sendependa, fermita ekologia sistemo. Ĝian establon ebligis miliardulo Edward Bass per investo de 200 milionoj da USD. Oni elektis la nomon Biosfero 2 por atentigi pri tio, ke „Biosfero 1“, la Tero, estas endanĝerita.

La konstruo[redakti | redakti fonton]

Biblioteka konstruaĵo de Biosfero 2

La eksperimento devintus pruvi, ke eblas longtempa vivo en fermita ekosistemo. La sistemon observis ankaŭ NASA, por kolekti spertojn por eblaj kunhomaj stacioj sur la LunoMarso.

Oni konstruis la ekosistemon sur areo de 1,6 hektaro de 1987 ĝis 1989 norde de Tucson, Arizono. La kupola konstruaĵo el vitro entenis ekosistemojn de savano, oceano, tropikaj pluvarbaro, mangrova marĉo, dezerto, intensa agrikulturo kaj loĝlokoj.

Teknikaj instalaĵoj (pumpiloj, filtraj sistemoj, ventoliloj) necesis por akiri kompletan aŭtarĥion en la vivtena sistemo.

La eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

Unua provo[redakti | redakti fonton]

La unua eksperimento komenciĝis la 26-an de septembro 1991 post plursemajnaj antaŭeksperimentoj. En la vitrokonstruaĵo vivis 8 partoprenantoj ĝis 1993 kun la celo, ke ili devas nur elektran energion kaj sunlumon akcepti el la ekstero.

Dum forpaso de la tempo evidentiĝis problemoj, kiuj malfaciligis la vivon de la partorpenantoj kaj alaij organismoj en la sistemo. Plej gravaj problemoj estis:

Spite al la planoj, oni devis jam en la dua jaro alkonduki oksigenon el ekstero. Post transorganizo de la administrado kaj la scienca observado, oftiĝis materialaj problemoj.

Dua provo[redakti | redakti fonton]

La dua provo okazis en 1994 dum 6 monatoj. La grupo produktis nutraĵon, sufiĉis akvo, aero.

PLuaj projektoj kaj nuna stato[redakti | redakti fonton]

En 1996, la administradon de Biosfero 2 transprenis Universitato Columbia kaj uzis por ekologia esploro kaj instruo. Sub gvido de Barry Osmond, oni publikigis esplorajn rezultojn pri efiko de la klimataj gasoj.

La universitato kontrolis en 2002 la projekton kaj decidis fini la partoprenon fine de 2003 pro financaj kaŭzoj. La konstruaĵon vendis en 2007 la posedanto Edward Bass al CDO Ranching & Development, L.P. kontraŭ 50 milionoj da USD. La universitato de Arizono informis, ke ĝi volas lui la konstruaĵon por esplori tutgloban varmiĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]