Bioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biotovivularo estas la aro de ĉiuj organismoj aŭ vivuloj el geografia regiono aŭ tempa periodo, ekde lokaj geografiaj kaj momentaj skaloj ĝis tutmondaj kaj tre longdaŭraj skaloj. Ekzemple oni diras, eŭropa bioto por aludi la liston de specioj kiuj vivas en tiu ĉi teritorio. La bioto povas esti apartigita en flaŭron kaj faŭnon, laŭ la limitoj, difinitaj, de la botaniko kaj la zoologio.

Eblas etendi la nocion por indiki liston de specioj de parto de ekosistemo, kiel la grundo, la radikosfero aŭ kiel la grundo en akva ekosistemo.

La bioto de la tero vivas en la biosfero.

Bioto ne egalas biocenozon. La priskribo de bioto estas denombrado; tiu de biocenozo devas konsideri aliajn aspektojn pri la diverseco kaj la organizado, flanke al specia riĉeco. Por la sama kialo, biosfero ne kongruas teran bioton.

La nocio bioto jam estis uzata de Ernst Haeckel en la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]