Biotopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ekologio, biotopovivloko estas areo de similaj vivkondiĉoj kiuj formas la lokon favoran por certa flaŭro kaj faŭno (biocenozo). En tiu ĉi senco, biotopo estas la samo, kiel ekocenozo. Tamen kelkaj ekologoj limigas tiun terminon nur al la aro de fizikaj kondiĉoj, formantaj la certan vivlokon por certa vivkomunumo.

Biotopo estas areo de unuformaj vivmediaj cirkonstancoj liveranta aptan lokon por specifa asocio de flaŭro kaj faŭno. Biotopo estas preskaŭ sinonima kun la termino habitato. Sed la objekto de habitato estas populacio de specio, tiu de biotopo estas biocenozo aŭ vivkomunumo.

Ekologio

La nocio de biotopo unue estis proparolata fare de Ernst Haeckel (1834-1919), germana zoologisto. En lia libro Generelle Morphologie der Organismen (Ĝenerala morfologio de la organismoj) (1866), kiu difinas la terminon ekologio, li emfazis la gravecon de la nocio vivloko kiel primara postulaĵo por la ekzistado de organismo. Haeckel ankaŭ eksplikis ke kun unu ekosistemo, ĝia bioto estas determinita de mediaj faktoroj (kiel akvo, grundo, kaj geografiaj karakterizoj) kaj de reciprokaj influoj inter vivuloj; la origina ideo de biotopo estis altgrade rilatita al Teorio de Evoluismo. Poste, F. Dahl, profesoro ĉe la Zoologia Muzeo de Berlino, pli rilatigis la terminon "biotopo" al ekosistemoj (1908).

Akvariuma biotopo

La vorto biotopo estas ankaŭ uzata de akvariumistoj por nomi akvariumon kun aeriza sistemo, kiu simulas en la akvariumo certan vivlokon, cele bridi la fiŝojn, kiuj kutime vivas en tiu biotopo.