Birštonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birštonas
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010)
Poŝtkodo 59009
Telefonkodo (+370) 319
Retpaĝaro www.birstonas.lt
Demografio
Loĝantaro 3 094  (2023) [+]
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 36′ N, 24° 1′ O (mapo)54.624.016666666667Koordinatoj: 54° 36′ N, 24° 1′ O (mapo)
Alto 79 m [+]
Areo 13 km²
Komunuma areo 124 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Birštonas (Litovio)
Birštonas (Litovio)
DEC
Birštonas
Birštonas
Situo de Birštonas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Birštonas [+]
vdr

Birštonas (jen litove, poligite historie ankaŭ Birsztany) estas urba komunumo en la centro de Litovio, fondita en 1382. En la loĝloko 1966 reurbiĝis. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. En 2023 en la komunumo vivis 3 094, en la urbo mem en 2020 estis 2 331. La loĝantoj vivas sur areo de 13 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 238 loĝantoj/km².

Birštonas troviĝas en la regiona natura parko Nemuno kilpų regioninis parkas, 90 kilometrojn de Vilnius, 39 kilometrojn sude de Kaunas kaj 7 kilometrojn sudoriente de Prienai. La urbeto ĉirkaŭita de pinarbaro situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Nemunas, kiu ĉi tie meandras. Birštonas estas balneologia kuracloko kaj havas pluraj klinikojn kaj banlokajn servejojn, kie interalie eblas ricevi masaĝojn, marĉajn kaj mineralakvajn banojn. Mineralaj akvoj enhavas potason kaj magnezion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo en Birŝtonas

En mezepoko estis ĉi tie fortikaĵo kaj ĉasloko por litovaj granddukoj. En la 14-a jarcento ĝi ricevis urborajton. En la 19-a jarcento iĝis kuracloko, kiam oni taŭgaranĝis elfluejon de minerala akvo. Post la unua mondmilito ektroviĝis en la limoj de Litovio kaj avancis al la rango de la landa kuracloko, sed post la dua mondmilito la unuan lokon gajnis Druskininkai.

La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao estis kuracata la litova poeto kaj prozisto Balys Sruoga, reveninta el la nazia koncentrejo Stuthof. Ĉi tie li verkis sian skuan verkon Arbaro de Dioj pri la koncentrejo. (En 1970 ĝin esperantigis la elstara esperantisto kaj aŭtoro de Esperanto-vortaroj Konstantinas Puodėnas, sed nur du fragmentoj de la traduko estis publikigitaj en Litova Stelo 1993, №3 kaj 1996, №1.)

La loĝlokon Birštonas en 1382 kronikisto notis, kiel “bienon ĉe sala akvo”. En la 15-a jarcento Birštonas estis ĉasista bieno de Litoviaj Granddukoj Gediminidoj (poste Pollandaj Reĝoj) Kazimiro, Aleksandro, Sigismondo la Olda, Sigismondo Aŭgusto. En la sekreta Kenigsberga arkivo estis trovita interesa dankletero de granddukino Juliana, la edzino de la grandduko Vytautas, skribita el Birštonas. Ŝi dankis pro liveritaj bareloj da malnova rejnlanda vino. Certe, ŝi ne sola malplenigis tiujn ĉi du barelojn! En 1539 Birštonas ricevis la urborajtojn.

Kuracurbo[redakti | redakti fonton]

Unu el la trinkejoj de mineralaj akvoj

Kvankam la salaj fontoj de Birštonas estas konataj dum kelkaj jarcentoj, nur en 1851 ĉi tie estis establita kuracurbeto. Oni komencis konstrui kuracejojn kaj hotelojn. En la fino de la 19a jarcento Birštonas fariĝis konata mineralakva kuracurbeto. Ekde 1927 ĉi tie estis aranĝitaj torfoŝlimaj kuracejoj. Nuntempe dum la tuta jaro funkcias tri grandaj sanatorioj: Tulpė, Versmė kaj Eglė. La urbaj akvobudoj por ĉiu deziranto liveras senpagan mineralan akvon. Funkcias originala vaporigejo de minerala akvo, kie lokanoj kaj vizitantoj povas (ankaŭ senpage) praktiki la spiradon de “marefekta” aero. Al Birštonas oni venas por kuracado de digestaj, korpomovaj, sangocirkuladaj, ginekologiaj, renaj, pulmaj malsanoj, ankaŭ por trankvila ripoziga tempopasigo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Birštonas kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2016 okazis la 52-aj Baltiaj Esperanto-tagoj al kiuj partoprenis ĉefe esperantistoj el la baltiaj ŝtatoj kaj ĉirkaŭantaj landoj. La 6-an de julio, okaze de la nacia festotago de Litovio, ĉiuj litovoj en la tuta mondo kantas la nacian himnon je la 21-a horo. Esperantistoj partoprenis la komunan kantadon apud la urbestrino, kantante esperantlingvan version.[1]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Desiree Derksen, Patrick Haerick, Laba Diena Litovio 52-aj baltiaj Esperanto-tagoj, HorizonTaal, jarkolekto 48, numero 283, novembro-decembro 2016, p. 20

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]