Bird-aŭgurado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bird-aŭgurado estas aŭgurado per kondukto de birdoj, ĝenerale la flugo aŭ la kanto. Tiu estas malnova formo de aŭgurado kiun romanoj akiris de etruskoj. En klasika formo de bird-aŭgurado, oni devas konsideri la kvanton de flugantaj birdoj kaj la direkton de ilia flugo.

Hodiaŭ estas popola formo de bird-aŭgurado kiun uzis brazilaj virinoj, kiu konsideris nur la kvanton:

  1. plezuro;
  2. malplezuro;
  3. surprizo;
  4. letero;
  5. vojaĝo.

Flugo de noktuo sur hejmo signifus ke iu tuj mortos en la familio. Se oni vidas anseron frumatene, tiu signifus malbonan fortunon dum la tago.

Kanto de birdoj ankaŭ oni rigardas kiel aŭguron en Brazilo, kaj tiu eble devenas de indiĝenaj moroj. Preskaŭ tiuj birdaj kantoj estas malbonaj, escepte la kanto de ŭirapuruo kiu kaŭzis eternan feliĉon al kiu aŭdas ĝin. Kanto de koko dum la nokto signifus ke knabo rabus knabinon por geedzigo kontraŭ la volo de ŝia patro.