Birda gripo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viruso de birda gripo.

Birda gripo estas infekta malsano kaŭzata de subgrupo de A-tipaj gripaj virusoj, determinita de la Internacia Oficejo de Epizootioj kiel A-klasa infekta malsano. Ĝi estas nomata ankaŭ vera kokpesto au eŭropa kokpesto. Ne nur kokoj, sed ankaŭ aliaj kortobirdoj kaj sovaĝaj birdoj estas infekteblaj de birda gripo.

Viruso[redakti | redakti fonton]

Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutinino kaj neŭraminidazo. Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.

Ĉe la virusoj de gripo A de mamuloj kaj birdoj ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

Birdoj amasmortigitaj por haltigi disinfekton de gripo

Birda gripo disvastiĝas ĉefe per kontakto inter infektitaj kaj sanaj birdoj, kvankam ĝi ankaŭ povas disvastiĝi nerekte sur poluitaj laboriloj.[1] Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj. Ĝi ankaŭ troviĝas en la naztruoj, buŝoj, kaj okuloj. Infekto per APBG atingas homojn per rekta kontakto kun infektitaj birdoj, kiel dum buĉado kaj senplumigado.[1] Alte patogenaj varioj disinfektas birdarojn rapide kaj povas detrui ilin en malpli ol 28 horoj.

Hom-al-homa transdono de birda gripa viruso estas multe malpli facila ol bird-al-homa. Sanistoj kredas, ke virusaj varioj eble mutacios por iĝi pli facile transinfektaj inter homoj.[2]

Kvin homaj ekspluatsistemoj kontribuis al la nuntempa ekologio de birda gripo: integrita endoma bredado, surkampa komerca bredado, birdaj vivbazaroj, amatora bredado, kaj birda kaptado kaj kolektado, inklude je kokluktado. Endoma komerca bredado plej influis la disvastiĝon de APBG, kiu plimultiĝis ĉefe pro plimultiĝanta komerca bredado post la jardeko de 1990.[3][4][5][6] La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas sovaĝaj birdoj, precipe anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Kvankam multaj sovaĝaj specioj povas porti la viruson, malmultaj kutime suferas gravan malsanon de ĝi; tamen la birdagripa pandemio de 2022 kaŭzis amasajn mortojn en senprecedenca diverso de specioj.[7]

La birda gripo en Azio, Eŭropo, kaj Afriko foje estas kaŭzata de viruso de tipo H5N1, kiu disvastiĝas facile inter birdoj kaj malofte inter homoj. Ĝis nun oni ne registris kazon de infektiĝo de homo pro manĝo de kokaĵo au kokovo, sed trovis kazojn de rekta infekto de koko al homo.

El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur porkaj gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripvirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua epidemio de birda gripo, kiun oni rekonis kiel malsaman de aliaj malsanoj, aperis en 1878. Tiam en Italio mortis granda nombro da kokoj, kaj oni nomis tion kokpesto. En 1955 sciencistoj determinis, ke la patogena viruso estas A-tipa gripa viruso. En la pli ol cent jaroj post rekono de tiu malsano la homaro ankoraŭ ne trovis efikajn metodojn por preventi kaj kuraci ĝin kaj povis fari nur antisepson, apartigon kaj grandnombran buĉadon por bremsi disvastiĝon. En lokoj, kie okazas alte patogena birda gripo (APBG), la ekonomio estas multe damaĝita.

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj gripepidemioj inter homoj estis kaŭzitaj de virusoj kun jenaj kombinoj de hemaglutinino kaj neŭraminidazo: H1 N1, H2 N2, H3 N2. Unuafoje la homaro renkontiĝis kun vastega epidemio de gripo A (H1 N1) en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj mortis. Antaŭ nelonge la sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko. Neimuneco al ĉi tiu viruso, ĝia aerguta transdonado (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado), la grandskalaj dummilitaj migradoj akcelis disvastigon de epidemio. La gripa viruso H1 N1 cirkuladis inter homoj ĝis 1957, kvankam jam ne tiel furioze.

En 1957 disvastiĝis tre danĝera epidemio de gripo A, sed jam kun alia antigena kunmetaĵo: H2 N2. Tiu gripo estis nomita la „azia gripo” aŭ la „gripo de Singapuro” laŭ la loko de la unua apero de la viruso. Pro neimuneco al ĉi tiu viruso, en la mondo malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis. Post 11 jaroj (en 1968) denove okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo”, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2. La antaŭa viruso H2 N2 ekde 1968 ĉesis registriĝi.

Post naŭ jaroj (en 1977) denove aperis la gripa viruso H1 N1. Dum tiu epidemio pli grave malsaniĝis junaj personoj, ĉar multaj pliaĝuloj konservis la imunecon al ĉi tiu viruso el la jaro 1957.

Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1, kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.

Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon „birda gripo”. Malsaniĝis multaj miloj da kortbirdoj (precipe kokinoj), kiuj fariĝis la fontoj de malsaniĝo por 18 homoj, kiuj kontaktis la infektitajn birdojn. Pro la tre gravaj komplikiĝoj ses homoj mortis. Por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro. Ni opinias, ke la precipa kaŭzo de la interrompo de tiu epidemio estis la foresto de la aerguta transdonado de ĉi tiu viruso. Plej ofte gripepidemioj komenciĝas en sud-orienta Azio. Laŭ multaj sciencistoj tio okazas pro la granda abundo de birdoj, evoluinta porkbredado kaj tre alta denseco de la loĝantaro en tiu regiono.

La malsano aperis en aŭgusto de 2005 en Rusio kaj Japanio, kaj en oktobro atingis eĉ Rumanion.

La 2-an de februaro 2020 la ĉinaj aŭtoritatoj raportis pri eksplodo de la birda gripo H5N1 en la provinco Hunano, ĉe la suda limo de provinco Hubejo, kiu iĝis la centro de la koronvirusa epidemio. La gripo aperis en distrikto Shuangqing de la urbo Shaoyang, kie mortis 4500 kokinoj el 7850 troviĝintaj en loka farmo. Mankas informoj pri homaj infektiĝoj. De 2003 ĝis 2018 la Monda Organizaĵo pri Sano informis pri 861 konfirmitaj kazoj de la birda gripo ĉe homoj, el kiuj 455 mortis (en Ĉinio 53 kaj 31 respektive).

Estas verŝajne, ke aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj se daŭros la komerca bredado de kortobirdoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homaj gripvirusoj povas longe konserviĝi.

Oni esperas, ke en la 21a jarcento la sciencistoj kaj kuracistoj kapablos antaŭvidi la aperon de novaj gripvirusoj kaj pli efektive kontraŭagi ilin. Por tio necesas unuigi la penojn ne nur de medicinistoj, sed ankaŭ de biologoj, genetikistoj, matematikistoj kaj komputilistoj.

Specoj[redakti | redakti fonton]

H5N1[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo H5N1.

La altpatogena subtipo H5N1 de gripaj virusoj A estas nova birdogripa viruso kun risko de homa pandemio. Foje oni nomis ĝin simple "birda gripo", kvankam ĝi estas nur unu el ties multaj subtipoj.

H5N1 mortigis milionojn da domaj birdoj en multaj landoj de Azio, Eŭropo, kaj Afriko. Sanistoj zorgas, ke la kunekzisto de homaj kaj birdaj gripvirusoj, precipe H5N1, ebligos ke la virusoj interŝanĝu genetikan materialon, kio eble estigos novan virulentan gripon facile kontaĝeblan kaj mortigipovan por homoj. La ekzistanta H5N1 ne estas facile kontaĝebla inter homoj, sed jes mortigipova, kun morta proporcio de 60%.[8]

La unua kontaĝo de H5N1 al homoj okazis en Honkongo en 1997, kun 18 homaj malsaniĝoj kaj 6 konstatitaj mortoj. Neniu infektita homo laboris kun kortbirdoj. Oni mortigis ĉiujn kortobirdojn de la areo kaj post tiam neniu infekto estis diagnozita.[9] De tiam severaj kaj mortigaj kontaĝoj de alte patogena H5N1 de birdoj al homoj plimultiĝis. Epidemio en Tajujo en 2004 rezultigis amasmortigadon de infektitaj birdoj, malpliiĝon de konsumo de birdaj produktoj, kaj ekonomian perdon por birdobredistoj.[10]. En 2006 la unua verŝajna interhoma kontaĝo okazis, kiam infektiĝis en Sumatro sep samfamilianoj de homo, kiu laboris kun infektitaj birdoj.[11] Ĝis 2012 mortis de H5N1 359 homoj en 12 landoj laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano.[12] Mutacio estis malkovrita en Guangdong en februaro de 2017, kiu faris la viruson eĉ pli mortiga ĉe kokoj, ĉar ĝi kapablis infekti pli da organoj. La risko al homoj ne plialtiĝis.[13]

Aliaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj domaj mamuloj estas infektitaj de virusoj H5N1 kaj montris ĝiajn simptomojn, interalie katoj, hundoj, furoj, kaj porkoj.[14]

Katoj[redakti | redakti fonton]

Birda gripo en katoj povas rezultigi diversajn simptomojn kaj kutime morton. Katoj povas infektiĝi kaj pro konsumo de infektita birdo kaj pro kontaĝo de alia kato.

Impakto[redakti | redakti fonton]

En 2005, oni anoncis fondon de la Internacia Partneraro pri Birda kaj Pandemia Gripo por konsciigi pri la gravo de birda gripo, kunordigi klopodojn, kaj plibonigi raportadon kaj kontroladon de la malsano por pli bone reagi al estontaj pandemioj. Aperis novaj retoj de laboratorioj por detekti kaj reagi al birda gripo, interalie la Krizmastruma Centro por Besta Sano, la Tutmonda Birdogripa Reto por Kontrolado, OOGRIP, kaj la Tutmonda Fruaverta Sistemo por la plej gravaj bestaj malsanoj. Post la epidemio de 2003, membroregnoj de la MOS agnoskis la bezonon de pli travidebla kaj justa dividado de vakcinoj kaj aliaj avantaĝoj de tiuj retoj.[15] Kunlaboraj rimedoj kreitaj por kontraŭbatali APBG fariĝis bazo de programoj kontraŭ aliaj novaj kaj reaperintaj infektaj malsanoj.

Kontraŭbatalado de APBG foje estis uzita por servi politikajn celojn. En Indonezio oni uzis diskutojn kun tutmondaj reagaj retoj por centrigi povon kaj monrimedojn al la Ministerio pri Sano.[16] En Vjetnamujo politikistoj, kun la subteno de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (ONA), uzis kontraŭbataladon de APBG por akceli la industriigon de bredado por eksporto, proponante pligrandigon de la proporcico de grandaskalaj bredejoj kaj malpligrandigon de la nombro da birdobredistoj de 8 ĝis 2 milionoj antaŭ 2010.[17]

Kontraŭbatalado[redakti | redakti fonton]

Koko testata por gripo

Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, kaj rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliajn, kaj oni okazigas amasmortigojn kaj kvarantenojn. Ĉar birdobredado necese faciligas la aperon kaj disvastiĝon de novaj gripvirusoj, la sola definitiva maniero venki ilin estus ĉeso de intensa bredado[18] aŭ de birdobredado entute.[19]

Ekstermoj[redakti | redakti fonton]

Infektitaj birdoj sufokmortigitaj per ŝaŭmo

Birdobredistoj ekstermas siajn birdarojn por ke infektitoj ne transdonu birdan gripon al aliaj bienoj. La manlibro pri kontraŭbatalado de APBG de la ONA rekomendas diszonigan metodon komenciĝantan per difino de infektita areo (IA) kie malsanaj aŭ mortintaj birdoj proviĝis pozitivaj. Ĉiuj bredbirdoj en la IA estas mortigitaj. La zono de 1 ĝis 5 km de la limo de la IA konsideriĝas la regulata areo (RA) kaj estas strikte kontrolata. De 2 ĝis 10 km de la RA estas la sekureca areo (SA), funkcianta por malhelpi disinfekton. La manlibro ne rekomendas ekstermojn ekster la IA se ne ekzistas pruvoj, ke la infekto disvastiĝis.[20] Inter 2004 kaj 2005, pli ol 100 milionoj da kokoj estis ekstermitaj en Azio pro la epidemio de H5N1.[21]

Amasmortigoj por kontraŭbatali birdan gripon altiras kritikojn pro sia krueleco. La kutimaj metodoj estas sufoko aŭ ventolmalŝalto (intenca trovarmigo). Ventolmalŝalto estas konsiderata la plej kruela metodo kaj multaj bestokuracistoj volas malrekomendi ĝin en ĉiuj cirkonstancoj.[22]

Ekstermado ne nur estas kruela, sed povas esti malefika rimedo kontraŭ la disvastiĝo de la malsano. Kvankam en la mallonga daŭro ĝi povas sukcese ĉesigi disinfektadon, en la longa daŭro ĝi malhelpas la evoluon de biologia rezisto kontraŭ la viruso, kiu gravas por la longadaŭre sukcesa kontraŭbatalado de birda gripo. Ekstermado ankaŭ selektas pli virulentajn gripvirusojn kaj rezultigas pli grandan totalan mortadon de birdoj.[21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Avian influenza". World Health Organization. Marto 2014.
  2. Avian Influenza. National Institute for Occupational Safety and Health (2018-10-17).
  3. (2014) “Impact of avian influenza on village poultry production globally”, EcoHealth 11 (1), p. 63–72. doi:10.1007/s10393-013-0867-x. 
  4. (2013) “Bird flu biopower: Strategies for multispecies coexistence in Viet Nam”, American Ethnologist 40 (1), p. 132–148. doi:10.1111/amet.12010. 
  5. Kość, Wojciech. 2021. "Is Poland’s chicken boom behind its devastating bird flu outbreak?". The Guardian. [1]
  6. Hamlett, Claire. 2021. "The Other Pandemic: Avian Flu Is Spreading Around the Globe". Sentient Media. [2]
  7. Ward, Alastair. 2022. "Bird flu: UK is seeing its largest ever outbreak – which may prove particularly deadly for wild birds". [3]
  8. (julio 2013) “Global alert to avian influenza virus infection: From H5N1 to H7N9”, Pathogens and Global Health 107 (5), p. 217–223. doi:10.1179/2047773213Y.0000000103. 
  9. Recommendations for Worker Protection and Use of Personal Protective Equipment (PPE) to Reduce Exposure to Highly Pathogenic Avian Influenza A H5 Viruses : Avian Influenza (Flu). Alirita 2015-07-25.
  10. (Novembro 2005) “Highly Pathogenic Avian Influenza H5N1 Thailand, 2004.”, Emerging Infectious Diseases 11 (11), p. 1661–1672. doi:10.3201/eid1111.050608. 
  11. (May 2008) “Protecting Poultry Workers from Avian Influenza (Bird Flu)”, NIOSH Alert: Publication No. 2008-128. doi:10.26616/NIOSHPUB2008128. Alirita 18-a de decembro 2008.. 
  12. Cumulative number of confirmed human cases for avian influenza A(H5N1) reported to WHO, 2003-2012. World Health Organization. Alirita 5-a de septembro 2012.
  13. Mutation of H7N9 bird flu strain found in Guangdong patients: Samples taken from patients show genetic change but no sign of higher risk to humans (2017-02-17).
  14. USGS National Wildlife Health Center – Avian Influenza Wildlife Chart. Arkivita el la originalo je 2018-02-06. Alirita 2010-10-06. Arkivigite je 2018-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  15. "Avian and Pandemic Influenza: The Global Response". Avian Influenza Action Group, United States Department of State. Okt 2008.
  16. (2014) “Avian influenza, 'viral sovereignty', and the politics of health security in Indonesia”, The Pacific Review 27 (3), p. 333–356. doi:10.1080/09512748.2014.909523. 
  17. (2012) “Risky zoographies: The limits of place in avian flu management”, Environmental Humanities 1 (1), p. 103–121. doi:10.1215/22011919-3609994. 
  18. Anomaly, Jonathan. 2015. "What's Wrong with Factory Farming?" Public Health Ethics 8(3). 246-254.
  19. McGovan, Jack. 2022. "To Avoid Another Pandemic, We Need to Eat Less Meat". Novara Media. [4]
  20. (2008) “Mass culling for avian influenza: rational strategy or needless destruction?”, Indian Journal of Medical Ethics 5 (2), p. 52–54. doi:10.20529/IJME.2008.020. 
  21. 21,0 21,1 (2009) “Evolutionary repercussions of avian culling on host resistance and influenza virulence”, PLOS ONE 4 (5), p. e5503. doi:10.1371/journal.pone.0005503. 
  22. Zampa, Matthew. 2022. "Poultry Producers Use ‘Most Inhumane Method’ to Kill Birds Exposed to Avian Flu". Sentient Media. [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]