Birdaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ruĝbeka teks-birdo formas enormajn birdarojn; foje de dekoj da miloj.
Birdaro ĉe Romo.

Birdaro estas grupo de birdoj kiuj sekvas ariĝan konduton dumfluge aŭ dum manĝado. La termino similas al grego inter mamuloj. Profito de ariĝo varias kaj la aroj kaj formoj de ariĝo okazas por specifaj celoj. Ariĝo ankaŭ kostas, ĉefe ĉe socie subulaj birdoj, kiu estas ĉikanataj de hegemoniaj birdoj; birdaraj birdoj povas ankaŭ malprofiti je manĝefiko ŝanĝe al akiri aliajn profitojn.[1] Ĉefa profito estas sekureco laŭ nombroj kaj plialtigita mangefiko. Defendo kontraŭ predantoj gravegas ĉe fermitaj habitatoj kiaj arbaroj kie predado oftas kaj ĉefe averto havigita de multaj okuloj gravas; tio estas kialo por disvolvigo de miksitaj kunmanĝantaroj.[2] Tiuj multaspeciaj aroj estas kutime komponitaj de malgrandaj nombroj de multaj specioj, pliigante la profitojn pro nombro sed malpliigante la manĝodisponeblon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hutto R (1988). "Foraging Behavior Patterns Suggest a Possible Cost Associated with Participation in Mixed-Species Bird Flocks". Oikos 51(1): 79–83.
  2. Terborgh J (2005). "Mixed flocks and polyspecific associations: Costs and benefits of mixed groups to birds and monkeys". American Journal of Primatology 21(2): 87–100.