Birdofrapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
F-16 post Birdofrapo

Birdofrapo — foje nomata birdengluto (nur se temas pri motoro), aŭ BASH (laŭ la anglalingvamallongigo de Bird Aircraft Strike Hazard, tio estas hazarda birdofrapo kontraŭaviadilo)— estas kolizio inter aera animalo (kutime birdovesperto[1]) kaj homfarita veturilo, ĉefe aviadilo. La termino "Birdofrapo" uzatas ankaŭ por birdomortoj rezulte el kolizioj kun homfaritaj strukturoj kiaj elektraj kabloj, turoj kaj ventoturbinoj.[2] Insektofrapo estas redukto de vidkapablo ene de aviadilo aŭ ĉe aviadilisto fare de aera insekto.

Birdofrapo estas grava minaco al flugosekureco, kaj kaŭzis nombron de akcidentoj kaj homaj vundoj aŭ eĉ mortoj.[3] Gravaj akcidentoj al civila aviadilaro estas tre malata kaj oni ĉirkaŭkalkulis ke estas nur ĉirkaŭ 1 akcidento kun homa morto el unu biliono (109) de flugohoroj.[4] Majoritato de birdofrapoj (65%) kaŭzas malmultan damaĝon al la aviadilo;[5] tamen, la kolizio estas kutime mortiga por la birdo, kio kaze de endanĝeritaj specioj estas ekologio katastrofo.

Plej akcidentoj okazas kiam la birdo frapas la ventekranon aŭ eniras en la motoron. Tio kaŭzas ĉiujarajn damaĝojn kiuj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 400 milionoj da usonaj dolaroj[3] nur ene de Usono kaj ĝis 1.2 miloj da milionoj ĉe komerca aviadilaro tutmonde.[6]

En kelkaj flughavenoj oni realigis programojn de uzado de falkoj kaj aliaj similaj rabobirdoj por timigi kaj forpeli riskajn birdojn, kio estas tute moderna takniko de falkado.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Frapita akcipitro kontraŭ C-130

La animaloj plej implikitaj en birdofrapoj estas grandaj birdoj kun grandaj populacioj, ĉefe anseroj kaj mevoj en Usono. En partoj de Usono, populacioj de Kanada ansero kaj migrantaj Neĝanseroj ege pliiĝis dum naturigitaj aroj de Kanada ansero kaj de Griza ansero pliiĝis en partoj de Eŭropo pliigante la riskon de tiuj grandaj birdoj ĉe aviado.[7] En aliaj partoj de la mondo, grandaj rabobirdoj kiaj la vulturoj de la genro Gyps kaj la milvoj de la genro Milvus estas ofte implikitaj.[4] En Usono registritaj birdofrapoj estas dividataj inter anasedoj (32%), mevoj (28%), kaj rabobirdoj (17%) (Informoj el BSC USA). La Identiga Laboratorio de la Smithsonian Institution identigies Meleagrajn katartojn kiel la plej damaĝaj birdoj, sekve de la Kanada ansero kaj de la Blanka amerika pelikano,[8] ĉiuj el ili tre grandaj birdoj. Pri frekvenco, la laboratorio plej komune trovis la speciojn de la Plorturto kaj de la Montalaŭdo implikitaj en la birdofrapoj.[8]

La plej altaj nombroj de birdofrapoj okazas printempe kaj aŭtune dum migrado. Birdofrapoj super 150 m de altitudo estas ĉirkaŭ 7 fojojn pli komunaj nokte ol tage dum la migra sezono.[9]

Ankaŭ teraj animaloj, kiaj cervoj, povas esti problemo por aviado dum elteriĝo kaj alteriĝo, kaj oni informis pri ĉirkaŭ 650 civilaviadaj kolizioj kun cervoj en Usono inter 1990 kaj 2004.

Cervo kaptita dum alteriĝo

Alia animalo hazarde damaĝa por aviadiloj en Flughaveno London Stansted en Anglio estas kunikloj: ili vagadas inter grundaj veturiloj kaj aviadiloj, kaj forlasas grandajn kvantojn de fekaĵoj, kiuj allogas musojn, kiuj allogas strigojn, kiuj iĝas alia specio ĉe birdofrapoj.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gard, Katie ; Groszos, Mark S. ; Brevik, Eric C. ; Lee, Gregory W. (2007). "Spatial analysis of Bird-Aircraft Strike Hazard for Moody Air Force Base aircraft in the state of Georgia.(Report)", gazeto : Georgia Journal of Science, volumo : 65, numero : 4, paĝoj : 161–169 (PDF)
  2. Manville, A.M., II.. (2005). "Bird strikes and electrocutions at power lines, communication lowers, and wind turbines: state of the art and slate of the science — next steps toward mitigation.", Bird Conservation Implementation in the Americas: Proceedings 3rd International Partners in Flight Conference 2002. U.S.D.A. Forest Service. GTR-PSW-191, Albany. CA.. 
  3. 3,0 3,1 Sodhi, Navjot S. (2002). "Competition in the air: birds versus aircraft.", gazeto : The Auk, volumo : 119, numero : 3, paĝoj : 587–595. COI:[0587:CITABV2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2002)119[0587:CITABV]2.0.CO;2]
  4. 4,0 4,1 Thorpe, John, 2003, Fatalities and destroyed civil aircraft due to bird strikes, 1912-2002, "International Bird Strike Committee, IBSC 26 Warsaw" http://www.int-birdstrike.org/Warsaw_Papers/IBSC26%20WPSA1.pdf PDF.
  5. Milson, T.P. & N. Horton. (1995). Birdstrike. An assessment of the hazard on UK civil aerodromes 1976-1990. Central Science Laboratory, Sand Hutton, York, UK. 
  6. Allan, John R. kaj Alex P. Orosz =http://digitalcommons.unl.edu/birdstrike2001/2 The costs of birdstrikes to commercial aviation, DigitalCommons@University of Nebraska, 2001-08-27, konsultita la 2009-01-16.
  7. Allan, J. R. ; J. C. Bell;V. S. Jackson, An Assessment Of The World-wide Risk To Aircraft From Large flocking Birds, 1999, Bird Strike Committee Proceedings 1999 Bird Strike Committee-USA/Canada, Vancouver, BC, http://digitalcommons.unl.edu/birdstrike1999/4
  8. 8,0 8,1 Wired Magazine: Bird Plus Plane Equals Snarge
  9. Dolbeer, RA . "Height Distribution of Birds Recorded by Collisions with Civil Aircraft", gazeto : Journal of Wildlife Management, paĝoj : 1345–1350
  10. Televida programo "London Stansted Airport: the Inside Story", 6 al 7 p.m., Sabate 6a Marto 2011, kanalo Fiver