Birdomanĝigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Birdomanĝejo, kun Palumbo surtegmente, en angla ĝardeno. Tiu tablo havigas akvon, arakidojn, sunflorajn semojn kaj semomikson.

BirdomanĝigoBirdomanĝigado estas la agado manĝigi naturvivajn birdojn, ofte per birdomanĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

James Fisher skribis, ke la unua persono registrita kiel manĝiginta naturvivajn birdojn estis la monaĥo de la 6a jarcento Saint Serf de Fife kiu malsovaĝigis rubekolon per ties manĝigado. En la severa vintro de 1890-91 en Britio naciaj gazetoj petis al homoj meti manĝaĵon por birdoj. En 1910 en Britio, revuo Punch deklaris ke manĝigobirdoj estis "nacia ŝatokupo." [1] Birdomanĝigo kreskis al la dua plej populara ŝatokupo de Usono malantaŭ ĝardenado.[2] Por festi la birdan manĝigoŝatokupon, februaro estis nomita Nacia Monato por Birdo-Manĝigo per kongresa dekreto en 1994.[3]

Agado[redakti | redakti fonton]

Birdomanĝigo estas tipe opiniita kiel agado de birdentuziasmuloj. Homoj kiuj manĝigas naturvivajn birdojn ofte provas altiri birdojn al ĉeurbaj kaj hejmaj lokoj. Tio postulas starigon de manĝejo kaj liverigo de birdomanĝaĵo. La manĝaĵo eble inkludos semojn, arakidojn, aĉetitan manĝmiksaĵon, grason, kuirpecetojn kaj sebon. Plie, birdobano kaj gruzo (sablo), kion birdoj stokas en iliaj kropoj por helpi mueli manĝaĵon kiel helpo al digestado, povas esti disponigata.

Ankaŭ provizi panon al akvobirdo ĉe parkoj, lagoj kaj riveroj estas populara agado.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la publikigo de famkonata artikolo en Wall Street Journal, kanada ornitologo Jason Rogers ankaŭ skribis koncerne la mediajn problemojn asociitajn kun la uzo de birdomanĝejoj en la ĵurnalo Alberta Naturalist.[4] En tiu artikolo, Roger klarigas kiel la praktiko manĝigi naturvivantajn birdojn estas esence plena je negativaj efikoj kaj riskoj kiel ekzemple kreskigado de dependeco, ŝanĝo de natura distribuado, denseco, kaj migradomodeloj, influante ekologiajn procezojn, kaŭzante subnutradon, faciligante la disvastiĝon de malsanoj, kaj pliigante la risko je morto pro katoj, rabobirdoj, insekticidoj, frapo kontraŭ fenestroj, kaj aliaj kialoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moss, Stephen 2004 A bird in the bush. Aurum Press. p 102-103
  2. Richardson, Scott. "Feeding Time." Pantagraph [Bloomington, IL] 31a Januaro 2010. Print.
  3. U.S. House. Representative John Porter of Illinois speaking on National Wild Bird Feeding Month. 103rd Cong. Congressional Record (23 February 1994). Volume 140.
  4. Rogers, J. 2002. Birdfeeding: Another viewpoint. Alberta Naturalist 31: 1-11.